64, 65. Vilaĝano kaj Lia Edzino el Urbo

    [Adulto]

  Iam fama instruisto instruis en kaj ĉirkaŭ Benareso. Li havis pli ol 500 lernantojn. Unu el ili venis de malproksima vilaĝo. Sen multa scio pri kondutoj de urbanoj, li enamiĝis kun knabino de Benareso kaj edziĝis al ŝi. Post la geedziĝo li daŭrigis sian lernadon ĉe la instruisto. Sed li komencis malĉeesti en la kurso, iam eĉ restante du aŭ tri tagojn ekstere ĉiufoje.

  Lia edzino senskrupule faris ĉion, kion ŝi volis. Ŝi ne estis fidela kaj lojala kvankam ŝi edziniĝis al la lernanto. Ŝi eĉ havis sekretajn amatojn.

  Post la kunesto kun siaj amatoj, ŝi kutime kondutis tre humile al sia edzo. Ŝi parolis milde kaj penis plezurigi lin. Sed en aliaj tagoj kiam ŝi faris nenion eraran, ŝi estis kruda kaj agresema. Ŝi kriis al sia edzo kaj ĉagrenis lin. Tio preskaŭ frenezigis lin. Li tute konfuziĝis de tio, ke ŝi kondutis varie de tempo al tempo.

  La vilaĝano estis tiel ĉagrenita, ke li malĉeestis en siaj lecionoj. Kaj kiam li restis hejme, li trovis, ke la urbanino estas malĉasta. Li estis tiel malĝoja, ke li forestis de la lernejo por sep aŭ ok tagoj.

  Kiam li finfine sin montris en la lernejo, la fama instruisto demandis: “Junulo, kial vi malĉeestis dum tiel longa tempo? Kio okazis al vi?” Li respondis: “Sinjoro, mia edzino ege konfuzis min. En iuj tagoj ŝi kondutas kiel humila servistino, sed en la aliaj ŝi fariĝas aroganta, agresema, kruda kaj malica. Mi ne povas priskribi ŝin. Mi tute ne scias, kion fari kaj kie peti helpon. Jen kial mi ne ĉeestis en viaj lecionoj.”

  La instruisto diris: “Ne maltrankviliĝu, junulo. Riveroj toleras la banon de ĉiuj homoj, riĉaj kaj malriĉaj. Ŝoseoj ankaŭ malfermiĝas al ĉiuj veturiloj, grandaj kaj malgrandaj. Malavaraj homoj konstruas ĉevojajn domojn por gajni meritojn, kaj ĉiuj homoj rajtas dormi tie. Same, ĉiuj estas bonvenaj preni akvon el la vilaĝa puto.

  ”Same, iuj virinoj ne fidelas al sia edzo kaj ŝatas teni sekretajn amatojn. Tio nur estas konduto de iuj homoj. Estas malfacile kompreni kial ili kondutas tiamaniere. Sed kial vi koleras pri tio, kion vi ne povas ŝanĝi?

  ”En la tagoj post kiam via edzino kunestis kun amato, ŝi kondutis milde kaj humile, sed en aliaj tagoj kiam ŝi faris nenion eraran, ŝi kondutis krude kaj senskrupule. Tio nur estas kutimo de iuj virinoj. Do kial vi koleras pri tio, kion vi ne povas ŝanĝi?

  ”Akceptu ŝin laŭ ŝia kutimo kaj traktu ŝin en la sama komprenema maniero, ĉu ŝi estas bonkora aŭ malica al vi. Kial vi koleras pri tio, kion vi ne povas ŝanĝi?”

  La vilaĝa lernanto sekvis la konsilon de la fama instruisto. La konduto de lia urba edzino ne plu ĝenis lin. Kiam ŝi eksciis, ke ŝia konduto estas ne plu sekreto, ŝi forlasis siajn amatojn kaj ŝanĝis sian konduton.

  La moralinstruo estas: Komprenemo mildigas koleron.

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注