84. Demando de Sep-jara Knabo

    [Ses Valoraj Metodoj]

  Iam antaŭe riĉulo vivis en Benareso de norda Hindio. Li havis filon, kiu estis tre inteligenta, scivolema kaj lernema. La knabo decidis eltrovi, kio estas vere valora, kvankam li estis nur 7-jara.

  Iutage la malgranda knabo demandis sian patron: “Kiel ni gajnu la plej valorajn aferojn en la homa vivo?”

  Lia patro respondis: “Nur valoraj metodoj kondukas al valoraj celoj. Jen ses valoraj metodoj:

  Tenu vin sana kaj forta;

  estu racia en ĉiu okazo;

  aŭskultu tiujn, kiuj havas pli da spertoj;

  lernu de tiuj, kiuj havas pli da scioj;

  vivu laŭ la Vero;

  agu kun sincereco, sed ne nur kun energio.”

  La knabo atente aŭskultis la vortojn de la patro. Ekde tiam li strebis praktiki tiuj metodojn. Kiam li plenkreskis kaj fariĝis saĝulo, li ekkonsciis, ke la ses valoraj metodoj estas la plej gravaj kaj nedisigeblaj aferoj en la homa vivo.

  La moralinstruo estas: “Serioza demando meritas seriozan respondon.”

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注