87. Pastro Adora al Fortuno

    [Superstiĉo]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en altklasa familio de nordokcidenta Hindio. Kiam li plenkreskis, li ekkomprenis, ke lia ordinara vivo ne povas doni al li daŭran feliĉon. Li do forlasis ĉion kaj transloĝiĝis en Himalajon kiel arbara ermito. Per diligenta meditado li atingis saĝon kaj mensan trankvilecon.

  Iutage li decidis iri al la urbo Rajagaha el la arbaro. Post kiam li atingis la urbon, li tranoktis en la reĝa plezura ĝardeno.

  En la sekva mateno li iris en la urbon por peti almozon. La reĝo vidis lin kaj plezuriĝis pro lia sinteno modesta kaj digna. Do li invitis lin al la palaco, petis lin sidiĝi kaj regalis lin per plej bonaj manĝaĵoj. Poste li invitis lin loĝi en la ĝardeno por ĉiam. La ermito konsentis, kaj ekde tiam li loĝis en la reĝa plezura ĝardeno kaj manĝis en la palaco.

  Tiam en la urbo vivis pastro, kiun oni nomis ‘Fortuna Tuko’. Li kutime aŭguris sorton bonan aŭ malbonan per ekzamenado al peco da tuko.

  Li havis novan vestaĵon. Iutage post sinbano li ordonis al sia servanto alporti la novan vestaĵon. La servanto trovis, ke ĝi estas iom ronĝita de musoj, kaj li raportis tion al la pastro.

  Fortuna Tuko tuj pensis: “Estas danĝere teni en la domo la vestaĵojn ronĝitajn de musoj. Tio estas certa signo de fatalaĵo, kiu povus ruinigi mian hejmon. Krome, mi eĉ ne povas doni ĝin al miaj infanoj aŭ servantoj. Tiel la fatalaĵo ankoraŭ ne forlasos mian domon! Fakte, al neniu alia mi povos fordoni la omenan vestaĵon. La nura sekura metodo estos forĵeti ĝin por ĉiam. Estas plej bone ĵeti ĝin en lokon, kien oni metis kadavrojn por ke sovaĝaj bestoj manĝu. Sed kiel mi tion faru? Se mi ordonos al servanto fari tion, li tenos la vestaĵon ĉe si pro sia avido kaj la fatalaĵo ankoraŭ restos en mia hejmo. Do mi povas konfidi la taskon nur al mia filo.”

  Li venigis sian filon kaj diris ĉion pri la omena vestaĵo iomete ronĝita de musoj. Li atentigis lin eĉ ne tuŝi la vestaĵon per mano. Li ordonis, ke la filo portu ĝin al kadavrejo per bastono, forĵetu ĝin, kaj poste sin banu de la kapo ĝis piedoj antaŭ ol reveni hejmen.

  La filo obeis sian patron. Kiam li atingis la kadavrejon portante la vestaĵon per bastono, li trovis, ke la ermito sidas ĉe la pordo. Kiam li forĵetis la omenan vestaĵon, la ermito prenis ĝin. La ermito ekzamenis ĝin kaj vidis la etajn dentspurojn de musoj, sed preskaŭ ne rimarkeblajn, li do portis la vestaĵon al la plezura ĝardeno.

  Sin baninte, la filo raportis la okazaĵon al Pastro Fortuna Tuko. Pastro Fortuna Tuko tuj pensis: “La omena vestaĵo kaŭzos grandan fatalaĵon al la sanktulo plej plaĉa al la reĝo. Mi devas atentigi lin.” Do li iris al la plezura ĝardeno kaj diris: “Estimata Majstro, la omenan vestaĵon vi prenis, sed bonvolu forĵeti ĝin! Ĝi estas omena kaj alportos fatalaĵon al vi.”

  Sed la ermito respondis: “Ne, iu ajn objekto, kiun aliuloj forĵetis en la kadavrejon, estas bonaŭgura por mi! Ni arbaraj meditantoj ne zorgas pri sorto bona aŭ malbona. Ĉiuj Budhoj kaj Iluminiĝintoj jam rezignis superstiĉojn pri la sorto. Ĉiuj saĝuloj devas tiel agi. Neniu scias pri la estonteco!”

  Aŭdinte la vere saĝajn kaj iluminajn vortojn de la ermito, Pastro Fortuna Tuko eksciis, kiel malsaĝa li estas. Ekde tiam li rezignis multajn superstiĉojn de si mem kaj sekvis la instruon de la modesta ermito.

  La moralinstruo estas: Omeno por malsaĝuloj povas esti beno por saĝuloj.

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注