98. Viro Nomata Saĝo

    [Trompo]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en komercista familio en Benareso de norda Hindio. Li nomiĝis Saĝo. Kiam li plenkreskis, li ekfaris komercon kune kun viro, kies nomo hazarde estis Saĝego.

  Foje Saĝo kaj Saĝego kondukis karavanon de 500 ĉaroj en kamparon. Elvendinte siajn varojn ili revenis al Benareso kun granda profito.

Continue reading ‘98. Viro Nomata Saĝo’ »

97. Homo Nomata Malbono

    [Memakcepteco]

  Iam vivis mondfama instruisto en Takasila de nordokcidenta Hindio. Li donis sanktajn instruojn al 500 altklasaj lernantoj.

  Hazarde iu el tiuj lernantoj nomiĝis “Malbono” de siaj gepatroj. Iutage li pensis: “Estas malbone por mi aŭ aliaj kiam oni diras al mi, ‘Venu, Malbono’, ‘Iru, Malbono’, “Faru ĉi tion, Malbono’ kaj ‘Faru tion, Malbono’. Mia nomo eĉ sonas malhonore kaj misfortune.”

  Do li iris al la instruisto kaj petis, ke tiu donu al li pli plaĉan nomon, kiu povos alporti bonan sorton anstataŭ malbonan. La instruisto diris: “Iru tien, kien vi ŝatas, mia filo, kaj trovu pli bonan nomon. Kiam vi revenos, mi oficiale donos al vi la novan.” Continue reading ‘97. Homo Nomata Malbono’ »

96, 132. Reĝido kaj Demonino

    Ĉapitro 1. Kvin Viktimoj en la Arbaro

  Iam Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. La Iluminiĝinto naskiĝis kiel lia 100-a filo, kaj elkreskis kiel saĝa junulo.

  Tiam Silentaj Budhoj frekventis la Palacon por ricevi almozmanĝaĵon. Ili nomiĝis Budhoj ĉar, jam iluminiĝinte, ili sciis la Veron kaj spertis la vivon de realeco en ĉiu momento. Ili nomiĝis Silentaj, ĉar ili ne predikis la Veron pro sia scio, ke tiam neniu alia povis kompreni ĝin. Sed plene de kompatemo al ĉiuj mizeraj vivestaĵoj, Silentaj Budhoj deziris helpi ĉiujn, kiuj petis helpon de ili. Continue reading ‘96, 132. Reĝido kaj Demonino’ »

95. Reĝo la Grandulo Klarvido

    [Efemereco]

  Laŭdire homoj havis du manierojn por praktiki religion. Unu el ili estis vivi malproksime de la ordinara ĉiutaga mondo kiel monaĥo, monaĥino aŭ ermito. La plej alta celo de tiuj, kiuj sincere praktikis religion en tiu ĉi maniero, estis rekta spertado de kompleta Vero, kiu estas kompleta Iluminiĝo.

  La alia maniero por praktiki religion estis vivi en la ordinara mondo. La plej alta celo de tiuj sinceraj, estis harmonio de nedividita mondo, la paca vivo sub la perfekte bona reganto, la “Reĝo de la Mondo.” Continue reading ‘95. Reĝo la Grandulo Klarvido’ »

94. Sanktulo strebanta al Plisankteco

    [Ekstremeco]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto vivis en la mondo, kie plej multaj religioj estis similaj. Ili instruis, ke la metodo por forigi suferon el la menso estas suferigi la korpon anstataŭe. Eble ŝajne strange, plej multaj homoj opiniis, ke la plej sanktaj el la sanktuloj estis tiuj, kiuj plej serioze torturis siajn korpojn. Ĉar ĉiuj tiel opiniis, la Bodisatvo decidis eltrovi per si mem, ĉu tio estas vera.

  Li ne plu daŭrigis ordinaran ĉiutagan vivon, sed fariĝis sanktulo laŭ tiama kutimo. Tio signifis, ke li rezignis ĉion, eĉ siajn vestaĵojn. Li sin tenis nuda, kun la korpo kovrita nur per polvo kaj malpuraĵo. Continue reading ‘94. Sanktulo strebanta al Plisankteco’ »