Saluton, karaj amikoj!
Hodiaŭ estas la tria elsendo de BRE. En tiu ĉi elsendo ni unue aŭskultos informon pri la festo de la oka de decembro. Sekve ni aŭskultos scion pri budhismo kaj artikolon pri kunlaboro inter Budhismo kaj Esperanto. Poste ni aŭskultos rakontojn.
Nun estas la tempo por ĉina tradicia festo la oka de decembro:
———
Post la informo kaj scio pri la festo la oka de decembro ni lernu scion pri budhismo. Ĝi estas parto de la esperanta traduko el verko de majstro S Dhamika.
——————–
Retradio: 2013-01-13
Saluton, karaj amikoj!
Hodiaŭ estas dimanĉo, tempo por nia elsendo. Ni aŭskultos novaĵon, scion pri budhismo, budhismajn rakontojn, kaj poste neordinaran rakonton en ordinara homa vivo.
Nun ni aŭskultu novaĵon.
BRE lanĉis esperantan forumon por faciligi al samideanoj interkomuniki pri budhismo kaj aliaj enhavoj pere de la interreto. En la nuna forumo estas kategorioj pri budhismo, Esperanto, Homa vivo kaj aliaj enhavoj. Poste ni povos krei aliajn kategoriojn bezonatajn laŭ opinioj de samideanoj. Ĉiuj samideanoj kaj estas bonvenaj en la forumo. La adreso de la forumo estas: http://www.budhano.cn/forumo
Retradio: 2013-01-06
Saluton, karaj amikoj!
Mi estas Miaohui.
Je la komenco de la nova jaro mi elkore bondeziras al ĉiuj samideanoj pligrandan feliĉon kaj sukceson.
Hodiaŭ estas la prova elsendo de nia retradio. Ekde nun ni funkciigos radion de nia retejo BRE, kies komplekta nomo estas “Budhana Retejo Esperantista”. Ni povos aŭskulti diversajn programerojn pri budhismaj novaĵo, kulturo, historio, scio kaj aliaj en Esperanto. Certe ni ankaŭ povos aŭskulti esperantajn novaĵojn precipe en nia lando. Krom tio, ni ankaŭ aranĝos programerojn laŭ viaj proponoj, do ĉiuj viaj opinioj, proponoj kaj helpoj estas bonvenaj.
Nia retradio elsendiĝos ĉiu dimanĉe. Hodiaŭ ni aŭskultos du novaĵojn “Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi” kaj “Eldoniĝis la disko ‘Budhimsaj Rakontoj’”. Poste ni aŭskultos rakonton “Demonoj en la dezerto” kaj recitadon de “La novjaraj bondeziroj” kun muziko el la pali lingvo.
Nun ni aŭskultu novaĵojn.
100. Saĝa Admono de la Patrino
[Neperforteco]
Iam antaŭ longa tempo, la filo de Brahmadato regis juste en Benareso de norda Hindio. Okazis, ke Reĝo de Kosalo lanĉis militon, mortigis la Reĝon de Benareso kaj prenis lian reĝinon kiel sian edzinon.
Tiam la filo de la reĝino sukcese eskapis tra akvokondukilo. Fine li starigis grandan armeon en la kamparo, kaj ĉirkaŭis la urbon. Li sendis mesaĝon al la reĝo, la mortiginto de sia patro kaj la edzo de sia patrino. Li informis lin, ke tiu cedu la regnon aŭ kontraŭbatalu. Continue reading ‘100. Saĝa Admono de la Patrino’ »
99, 101. Atingi “Nenion”
[Nenio]
Iam antaŭe la Bodisatvo, la Iluminiĝinto, naskiĝis en superklasa familio de norda Hindio. Post kiam li elkreskis, li rezignis la ordinarajn dezirojn al ĉiutaga mondo kaj fariĝis ermito. Li iris al la Himalaja montaro, kie 500 aliaj ermitoj fariĝis liaj disĉiploj.
Post diligenta meditado dum longaj jaroj, li gajnis supernaturajn povojn, kiaj flugado tra la aero kaj kompreno pri alies penso sen aŭskulti ilian paroladon. Tiuj specialaj povoj ege impresis liajn 500 disĉiplojn. Continue reading ‘99, 101. Atingi “Nenion”’ »