Retradio: 2013-01-06

   Saluton, karaj amikoj!
 Mi estas Miaohui.
 Je la komenco de la nova jaro mi elkore bondeziras al ĉiuj samideanoj pligrandan feliĉon kaj sukceson.
 Hodiaŭ estas la prova elsendo de nia retradio. Ekde nun ni funkciigos radion de nia retejo BRE, kies komplekta nomo estas “Budhana Retejo Esperantista”. Ni povos aŭskulti diversajn programerojn pri budhismaj novaĵo, kulturo, historio, scio kaj aliaj en Esperanto. Certe ni ankaŭ povos aŭskulti esperantajn novaĵojn precipe en nia lando. Krom tio, ni ankaŭ aranĝos programerojn laŭ viaj proponoj, do ĉiuj viaj opinioj, proponoj kaj helpoj estas bonvenaj.
  Nia retradio elsendiĝos ĉiu dimanĉe. Hodiaŭ ni aŭskultos du novaĵojn “Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi” kaj “Eldoniĝis la disko ‘Budhimsaj Rakontoj’”. Poste ni aŭskultos rakonton “Demonoj en la dezerto” kaj recitadon de “La novjaraj bondeziroj” kun muziko el la pali lingvo.
 Nun ni aŭskultu novaĵojn.

DSC_1343

 

 Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi
 
   Saluton, karaj samideanoj!
   Mi estas Aris.
   Nun bonvole aŭskultu novaĵon “Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi”
  Ekde la 31-a de decembro, 2012 ĝis la 1-a de januaro 2013, Xi’an-a Esperanto-Asocio sukcese okazigis benopetan aktivadon en Monaĥejo Tiefosi, ĉina budhisma monaĥejo, kie oni subtenas Esperanton.
  En la aktivado ĉeestis ĉirkaŭ 40 esperantistoj kaj studentoj el urboj Xi’an, Beijing, Suzhou, Changsha kaj Wuhan. Okazis en la monaĥejo budhisma kurso pri homa vivo kaj diversaj kunsidoj pri Esperanto. Oni rondvojaĝis en kaj ĉirkaŭ la monaĥejo, kaj faris recitadojn de “La Novjara Preĝo” kaj “La Novjaraj Bondeziroj” sinsekve en la ĉina lingvo kaj Esperanto. Samideanoj Yuan Yongming kaj Miaohui prezidis la recitadojn. La esperanta grupo de la monaĥejo donacis esperantajn librojn kaj diskojn pri budhisma literaturo al la ĉeestantoj. La aktivado pli proksimigis la rilaton inter Esperanto kaj Budhismo, kaj akcelis la pluan kunlaboradon inter ambaŭ kampoj.

DSC_1323

 

 Eldoniĝis la disko “Budhismaj Rakontoj”
 
  Saluton, karaj samideanoj!
  Mi estas…
  En la nuna tempo bonvolu aŭskulti novaĵon “Eldoniĝis la disko ‘Budhismaj Rakontoj’ ”.
  En la fino de la jaro 2012 eldoniĝis la esperanta disko “Budhismaj Rakontoj” per fervora helpo de samideanoj budhanaj kaj esperantistaj. En la disko estas 93 rakontoj pri la antaŭaj vivoj de la Budho Ŝakjamunio, kreinto de Budhismo. La interesajn rakontojn esperantigis Miaohui kaj voĉlegis sinjoro Zhao Jiangping el Ĉina Radio Internacia. Ni distribuas la eldonitajn diskojn senpage, kaj ĉiuj interesiĝantoj pri tio povas skribi al Miaohui por havi kompleron. La retadreso de miaohui estas: miaohui@budhano.cn (miaohui, ĉe, budhano, punkto, cn) La rakontoj estas ankaŭ aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj ĉe la podkasto de la Retejo “Budhana Retejo Esperantista”. La adreso de la retejo estas: http://www.budhano.cn/podkasto (http, du punktoj, du oblikvaj strekoj, tri duoblaj voj, punkto, budhano, punkto, cn, oblikva streko, podkasto)
  Nun ni klopodas por pretigi eldonan kotizon de la libro “Budhismaj Rakontoj” konforma al la disko. La eldonitajn librojn ni ankaŭ distribuos senpage al samideanoj. Ĉiuj monkontribuo kaj helpo pri tio estas bonvenaj.

disko
 …
 Ni ĵus aŭskultis novaĵojn. Ni aŭskultu rakonton “Demonoj en la dezerto”. Ĝi estas rakonto el “Budhismaj rakontoj” esperantigitaj de Miaohui kaj voĉlegitaj de samideanoj Zhao Jianping. La rakontoj estas pri la antaŭaj vivoj de la Budho Ŝakjamunio. Ili estas interesaj kaj instruoplenaj. Mi esperas, ke ili plaĉas al vi.
 …
 Post la budhisma rakonto venas la lasta programero “La Novjaraj Bondeziroj”. Fakte ĝi estas unu el la budhismaj sutroj, kiujn oni povas reciti kaj kanti en la pali lingvo. Miaohui esperantigis kaj adaptis ĝin kiel novjarajn bondezirojn por kontentigi la bezonon de nia esperanta aktivado en la novjara tago. Dum la aktivado sinjoro Yuan Yongming kaj mi recitis la tekston respektive en la ĉina lingvo kaj Esperanto. Ni kune aŭskultu la muzikon kaj recitadon.
 …
 Nun jam finiĝis nia hodiaŭa elsendo. Mi devas konfesi, ke ni ne estas spertaj en la elsendo, do estas multaj mankoj en nia laboro. Mi elkore petas de vi opiniojn kaj proponojn por plibonigi nian estontan laboron kaj pliriĉigi niajn programerojn. Nia retadreso estas: retradio@budhano.cn Viaj mesaĝoj kaj kontaktoj estas bonvenaj. Ĝis la venonta dimanĉo, karaj amikoj!

21个评论

  1. Hodiaux mi tre gxojas,ke ankaux en mia lando oni fundas retradion en esperanto.kaj gxi suficxe placxas al mi ,elkoran dankon al nia majstro Miaohui kaj liaj kunlaborantoj !

  2. Estimataj ge-parolistoj de la retradio.
    Saluton! Kun granda gxojo mi gxuis la enhavricxajn kaj interesajn retradiojn. Koran dankon pro via kontribuo al nia lingvo.

  3. Hodiaŭ mi tre gxojas pro tio ke ankaŭ en mia lando mi povas aŭskulti saĝon de malproksima delongtempa kulturo per retradio en Esperanto. Krome la elsendaĵo estas tute belsona, klara kaj profunda. Gratulojn kaj elkoran dankon al majstro Miaohui kaj al liaj kunlaborantoj.

  4. Dankon, karaj geamikoj pro viaj interesaj podkastoj. Mi ege ghojas vidi ke budhanaj esperantistoj tiel vigle uzas Esperanton. Dankon specife al majstro Miahoui kaj al gelernantoj, kiuj tre kuraghe ankau laboras en la lautlegado. Mi esperas ke chi tiuj podkastoj daure informos nin pri Esperanto kaj budhismo!

  5. Mi ĵus aŭdis tiun elsendaĵon. Mi krome legis la tekston, kiu perfekte kongruas kun la aŭdita teksto, ĝis la rakonto per la ĉina lingvo, post kiu mi aŭdis diversajn bruojn, nome muzikon el gongo (?), pluan mezvoĉe eldiritan recitadon en la ĉina kaj kelkajn parolojn en Esperanto far de Sinjoro Miaohui (mi rekonis lian voĉon, ĉar mi povis vidi lin en videon, dum intervjuo, kiu trafis min). Tiujn bruojn, mi ne aŭdis ĝis la fino…
    Eble vi povus reĝustigi tiun relative malordan sondosieron, senigante ĝin je tiuj diversaj bruoj (fakte, ne estis bruoj, ĉar mi rekonis religiajn sonojn, en budhisma kunteksto)
    Esperante, ke vi povos fari ion per miaj informoj !
    Kore
    Petro

    • Dankon por via atentigo, kara amiko!
      Mi faris kontrolon kaj trovis, ke la vocxo de virino parolanta cxine estas interpretado de la palia teksto en la muziko. La teksto de la muziko kongruas al mia esperanta traduko. La muziko estas aldonita poste. Se vi opinias, ke estas pli bone forigi la muzikon, mi tion faros. Antaŭ ĉin, mi forigos la muzikon post la ceremonio. Nia vocxlegado en ambaux cxina kaj esperanta lingvoj estas registritajxo pri nia novjara aktivado. La sonon kiun vi auxdis ne estas el gongo, sed el ĉingo (Qing en la ĉina lingvo). Ĝi estas budhisma frapinstrumento.
      Ĉion bonan al vi!
      Via sincere
      Maohui

  6. Mi pasigis mian tutan tagon, esplorante diversajn tekstojn kaj temoj. Mi ne trovis multajn komentojn. Tamen mi daŭre serĉas samideanojn, por paroli kun ili.
    Mi denove gratulas pro via laboro kaj dankas. Mi donas mian retadreson por tiuj, kiuj volus helpi min.
    Sed unue ne senkuraĝu !
    Kore kaj afable !
    Petro

    • Dankon por via afabla helpo!
      Fakte en la nuna tempo ne estas multaj esperantajxoj pri budhismo en la interreto, kaj ankaux eldonitaj libroj estas malmultaj. Tamen mi esperas, ke poste aparos multaj materialoj.
      Cxion bonan al vi!

  7. Se vi relegas vian tekston en la komento, vi trovos vorton “kontruas”, kiun mi ne konas. Mi supozas, ke tajperaro okazis, sed kiun vorton vi volis skribi ? Ĉu “ĉingo” estas redono de elparolado de “Qing”? Mi ne trovis tiun vorton en mia esperanta vortaro. Dankon por viaj reĝustigoj.
    Tutkore
    Petro

    • Dankon por via atentigo.
      La vorto “kontruas” estas mistajpajxo de “kongruas”, kaj mi jam korektis en la origitalan respondon al komento.
      Cxingo estas esperantigita vorto el cxina vorto “qing” kiu signifas budhisma frapa instrumento. Ankaux la vorton mi ne trovis el NPIV, tamen gxin oni kolektis en “Granda vortaro Cxina-Esperanta”.

  8. Mi respondas al Miaohui por danki lin por sia faro kontroli la tekstojn, kaj redakti respondojn al miaj mesaĝoj. Mi petas, ke vi uzu nur PIVajn vortojn en viaj tekstoj. Mi tre ŝatas novajn vortojn, kiel “ĉing”, se mi scias, ke temas pri vera, aŭtentika vorto “qing”, en la ĉina. Tial, mi komprenas la vorton.
    Amike

  9. Saluton geamikoj! Dankon pro via bela laboro. Hodiau mi vizitis vian retejon la unuan fojon kaj intencas daurigi miajn vizitojn kiel eble plej ofte. Mi klopodos auskulti lauvice chiujn ghisnunajn elsendojn. Tutkorajn gratulojn!
    Amike, samideane,
    Luiza CAROL

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注