Retradio: 2013-01-13

Saluton, karaj amikoj!
Hodiaŭ estas dimanĉo, tempo por nia elsendo. Ni aŭskultos novaĵon, scion pri budhismo, budhismajn rakontojn, kaj poste neordinaran rakonton en ordinara homa vivo.

Nun ni aŭskultu novaĵon.
BRE lanĉis esperantan forumon por faciligi al samideanoj interkomuniki pri budhismo kaj aliaj enhavoj pere de la interreto. En la nuna forumo estas kategorioj pri budhismo, Esperanto, Homa vivo kaj aliaj enhavoj. Poste ni povos krei aliajn kategoriojn bezonatajn laŭ opinioj de samideanoj. Ĉiuj samideanoj kaj estas bonvenaj en la forumo. La adreso de la forumo estas: http://www.budhano.cn/forumo

Post la novaĵo pri la esperanta forumo venas al ni programero pri budhismo. Ekde hodiaŭ ni elsendos verkon de aŭstralia monaĥo majstro S Damiko. Lia angla verko prezentis al ni bazan scion pri budhismo en stilo de demando kaj respondo. Miaohui esperantigis ĝin kaj voĉlegis ĝin kune kun aliaj kursanoj. Hodiaŭ ni unue aŭskultos antaŭparolon pri la verko, kaj poste partojn de la unua ĉapitro. Nun ni aŭskultu la antaŭparolon.

Antaŭparolo  al la kvara reviziita eldono

Antaŭ ĉirkaŭ 18 jaroj grupo da budhanaj studentoj de Singapuro-Universitato venis viziti min. Ili plendis, ke estas ofte malfacile por ili respondi demandojn pri Budhismo, kiujn oni faris al ili de tempo al tempo. Mi petis ilin doni al mi iom da ekzemploj el tiuj demandoj. Kiam ili tion faris, mi surpriziĝis, ke la junaj budhanoj inteligentaj kaj bone klerigitaj scias tiom malmulte pri sia religio kaj tiel hezitas en eksplikado pri Budhismo al aliuloj. Mi notis multajn el tiuj demandoj, aldonis iom el tio, kion oni ofte demandis al mi, kaj fine alvenigis la broŝuron “Bona Demando kaj Bona Respondo”. La ĉefa celo estis helpi al singapuranoj, tamen min surprizis kaj kontentigis, ke ĝi havas internacian legantaron. Oni eldonis pli ol 150000 ekzemplerojn de la angla versio, kaj represis ĝin multfoje en Usono, Malajzio, Hindio, Tajlando kaj Srilanko. La broŝuro jam tradukiĝis en 14 lingvojn kaj lastatempe estas tradukita en la indonezian kaj hispanan lingvojn. En tiu ĉi kvara eldono ĝisdatigita kaj plikompletigita mi aldonis iom pli da demandoj kaj provizis bonajn respondojn al ili laŭ mia deziro. Mi ankaŭ aldonis ĉapitron, kiu enhavas iom da instruoj de la Budho. Mi deziras, ke tiu ĉi broŝuro daŭre stimulu publikan intereson pri Budha Darmo.

S Dhammika
Singapuro, 2005

Nun ni jam finis la antaŭparolon. Ni aŭskultu budhismajn demandojn kaj respondojn. Ni komencu:

—————————————–

1. Kio estas Budhismo

Demando: Kio estas Budhismo?
Respondo: La nomo Budhismo venis el la vorto ‘budhi’, kiu signifas iluminiĝon. Do ni povas diri, ke Budhismo estas la filozofio de iluminiĝo. Tiu ĉi filozofio havas sian originon en la sperto de Sinjoro Sidarto Gotamo, konata kiel Budho Ŝakjamunio, kiu iluminiĝis en la aĝo de 35 jaroj. Nun Budhismo estas 2500-jara kaj havas ĉirkaŭ 300 milionojn da sekvantoj en la tuta mondo. Ĝis antaŭ cent jaroj, Budhismo ĉefe estis azia filozofio, sed nun ĝi akiras pli kaj pli da sekvantoj en Eŭropo, Aŭstralio kaj Ameriko.

Demando: Do Budhismo estas nur filozofio, ĉu ne?
Respondo: La vorto “filozofio” devenis el du vortoj ‘philo’ signifanta amon kaj ‘sophia’ signifanta saĝon. Do filozofio estas la amo de saĝo aŭ amo kaj saĝo. Ambaŭ signifoj perfekte priskribas Budhismon. Budhismo instruas, ke ni devas pene disvolvi nian intelekton ĝisplene por klare kompreni ĉion. Ĝi ankaŭ instruas, ke ni disvolvu niajn amon kaj bonkorecon por esti veraj amikoj al ĉiuj estaĵoj. Do Budhismo estas filozofio, sed ne nur filozofio. Ĝi estas la plej supera filozofio.

Demando: Kiu estis la Budho?
Respondo: En la jaro 563 a.K. bebo naskiĝis en reĝa familio de Norda Hindio. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, sed fine trovis, ke la komforto kaj sekureco en la mondo ne garantias homan feliĉon. Li estis profunde kortuŝita de homaj suferoj, kiujn li vidis en diversaj lokoj. Li decidis eltrovi la ŝlosilon al homa feliĉo. Kiam li estis 29-jara, li forlasis siajn edzinon kaj infanon, kaj iris al tiamaj grandaj religiaj instruistoj en tiu periodo por lerni de ili. Ili instruis lin multe, sed neniu el ili sciis la veran kaŭzon de homaj suferoj kaj la ĝustan metodon por venki ĝin. Fine, post sesjaraj studado, klopodado kaj meditado li ekhavis sperton, en kiu ĉiuj liaj nescioj malaperis kaj li subite iluminiĝis. Ekde tiam li nomiĝis la Budho, la Iluminiĝinto. Dum la sekvaj 45 jaroj, li vojaĝis ĉie en norda Hindio por instrui al homoj tion, kion li eltrovis. Liaj kompato kaj pacienco estis superordinaraj kaj li havis milojn da sekvantoj. En la 80-a jaraĝo li forpasis pro maljuneco kaj malsano sed ankoraŭ kun digneco kaj sereneco.

Demando: Ĉu ne estis malrespondece por la Budho, ke li forlasis siajn edzinon kaj infanon?
Respondo: Probable ne estis facile por la Budho forlasi sian familion. Supozeble li hezitis kaj maltrankviliĝis dum longa tempo antaŭ sia fina forlaso. Sed li faris elekton, ĉu li sin dediĉu al sia familio aŭ al la mondo. Fine, pro lia granda kompato li sin dediĉis al la tuta mondo, kaj la tuta mondo ankoraŭ profitas de lia sindediĉo. Tio ne estis malrespondeco. Eble tio estis la plej signifoplena ofero, kiun oni neniam faris antaŭe.

Demando: Se la Budho estas mortinta, kiel li povas helpi nin?
Respondo: Jam mortis Michael Faraday, kiu eltrovis elektron, sed lia eltrovo ankoraŭ helpas nin. Ankaŭ mortis Louis Pasteur, kiu inventis kuracmetodojn kontraŭ tiel multaj malsanoj, sed liaj medicinaj eltrovoj ankoraŭ savas vivojn. Mortis Leonardo da Vinci, kiu kreis majstraĵojn de arto, sed liaj pentraĵoj ankoraŭ inspiras kaj ĝojigas nin. Grandaj herooj kaj heroinoj jam mortis eble antaŭ centoj da jaroj, sed kiam ni legas pri iliaj kondutoj kaj atingoj, ni ankoraŭ ricevis inspiron por konduti kiel ili. Jes, la Budho jam mortis, sed 2500 jarojn poste liaj instruoj ankoraŭ helpas homojn; lia ekzemplo ankoraŭ inspiras homojn kaj liaj vortoj ankoraŭ ŝanĝas homan vivon. Nur la Budho havas tiel grandan potencon milojn da jaroj post sia morto.

Demando: Ĉu la Budho estis dio?
Respondo: Ne, li ne estis dio. Li neniam asertis, ke li estas dio, la infano de dio aŭ eĉ la sendito de dio. Li estis homo, kiu perfektigis sin mem kaj instruis, ke ankaŭ ni povas perfektigi nin mem se ni sekvas lian ekzemplon.

Demando: Se la Budho ne estas dio, kial homoj adoras lin?
Respondo: Estas diversspecaj adoroj. Kiam iuj adoras dion, ili laŭdas lin aŭ ŝin, prezentas oferojn kaj petas favorojn, kredante, ke la dio aŭdos iliajn laŭdojn, ricevos iliajn oferojn kaj respondos iliajn preĝojn. Budhanoj ne praktikas tiuspecan adoron. Estas alispeca adoro kiam ni montras nian respekton al iu aŭ io respektinda. Ni stariĝas kiam instruisto venas en la klasĉambron; ni manpremas kun eminentulo kiam ni renkontas lin; ni salutas kiam oni ludas nacian himnon. Tio estas ĉiuj gestoj de respekto kaj adoro por montri nian admiron al speciala persono aŭ afero. Jen adoro, kiun budhanoj praktikas. Statuo de la Budho kun la manoj sur la kruroj kaj kompatema rideto sur la vizaĝo rememorigas, ke ni strebu por disvolvi niajn internajn pacon kaj amon; la incensa parfumo rememorigas nin pri trapenetranta influo de virto; la lampo rememorigas nin pri lumo de scio, kaj la floroj, kiuj baldaŭ senkoloriĝas kaj velkiĝas, rememorigas nin pri efemereco. Kiam ni riverencas, ni esprimas nian dankemon al la Budho por liaj instruoj al ni. Tio estas la signifo de budhana adoro.

—————————————–

Ĵus finiĝis nia hodiaŭa programero pri budhismo, kaj sekvos la rakontoj. Unue venos al ni du rakontoj esperantigitaj de Miaohui kaj voĉlegitaj de sinjoro Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. La rakontoj temas pri persisteco kaj honesteco respektive. Poste nin atendos la programero “Homa vivo” en kiu estas vere eksterordinara rakonto pri patrina amo, kaj ankaŭ vera sperto de junulino, kiu sukcese sin savis el longa deprimiteco kaj fidoplene ekpaŝis sur la feliĉan vojon de sia homa vivo. Nun ni unue aŭskultu rakontojn pri persisteco kaj honesteco.

—————————————

Ni jam ĝuis du rakontojn el la rakontaro “Budhismaj rakontoj”. Kvankam la rakontoj priskribas la antaŭajn vivojn de Budho Ŝakjamunio, tamen ili ankaŭ estas efikaj kaj instruoplenaj en la nuna homa mondo. Persisteco estas bazo de sukceso kaj honesteco estas bazo de feliĉo. Mi esperas, ke ni lernu la persistecon kaj honestecon el la rakontoj por havi pli grandan sukceson kaj feliĉon. Sekve ni aŭskultu rakonton pri patrina amo. La rakonton mi notis antaŭ kelkaj jaroj laŭ travivaĵo de patrino kaj ŝia adopta filino. La rakonton voĉlegis fraŭlino Aris.

Plej amema patrino

Oni kutime opinias, ke adoptaj patrinoj ne estas tiel amemaj al siaj adoptaj infanoj, tamen tion neas iu retamikino, kiu rakontis al mi pri sia adopta patrino antaŭ nelonge.

Ekde la infaneco ŝi estis adoptita de virino, kiu havas grandan aĝon kaj longan edzinecon, sed ne propran infanon. La adoptaj gepatroj dorlotis ŝin kiel sian propran infanon. Kiam ŝi estis tri aŭ kvar jara, ŝia adopta patrino naskis ĉarman kaj amindan bebon, kiu plaĉis al ĉiuj en la familio. La knabino estis tro dorlotita kaj ĵaluzema. Vidinte la plaĉan bebon, ŝi malamegis lin timante, ke tiu forrabos de ŝi la gepatran amon. Profite de la okazo resti sola kun la bebo, ŝi puŝis la bebon de sur la lito kaj kaŭzis lian morton pro la falo. Kiam la adopta patrino revenis hejmen, ŝi estis trafita de la timinda vidaĵo. Tamen anstataŭ puni la knabineton, ŝi prenis ŝin en sian sinon kaj ploregis dolore. Baldaŭ la adopta patro revenis, kaj la patrino tuj mensogis, ke ŝi mem faligis la bebon pro malatento dum la nutrado al li. Regate de granda kolero, la adobta patro prenis longan bastonon kaj bategis la edzinon. La knabineto timiĝis, kaj tuj sin kaŝis en la sinon de la bonkora patrino. Tolerante la bategon de la patro, la patrino laŭ eble protektis la knabineton per sia korpo.

De post tio, ili tri daŭre vivis kiel antaŭe. La adopta patrino ne plu naskis bebon, kaj la knabino estis amata kiel antaŭe. Post nelonge, la adopta patro forpasis pro malsano kaŭzita de troa tristeco. La patrino rifuzis fondi novan familion. Ŝi nur tenis la malfacilan vivon kune kun sia adopta filino.

Dudek jaroj forpasis, kaj la bonkora patrino kuŝis sur la lito en mortula vesto. Akompanate de la bonkora maljunulino, la filino estis plena de bedaŭro, ke ŝi rabis la feliĉon de la patrino havi propran filon. Ŝi povis fari nenion ol ploregi ĉe sia patrino. Rigardante ŝin ameme, la maljunulino diris malfacile kun mallaŭta voĉo: “Estu trankvila, mia kara. Mi ne ellasis la sekreton!” Dirinte, ŝi eligis sian lastan spiron kaj forpasis kun rideto sur la vizaĝo.

———————————–
Ni ĵus aŭskultis la veran rakonton pri la patrina amo. Eble vi volas scii, kia estas la tiama knabino? Nun mi parolos pri ŝi. Antaŭ kelkaj jaroj mi eklaboris interrete kiel psikologia volontulo kontraŭ memmortigo. Post nelonge junulino kontaktis min per interreto. Ŝi suferis de grava deprimiteco ekde sia juneco kaj eĉ kuracistoj ne sukcesis helpi ŝin. Hazarde ŝi trovis min per interreto kaj decidis kontakti min. Post la konatiĝo ŝi rakontis al mi pri la travivaĵo de sia kara adopta patrino kaj la teruraĵo farita de ŝi mem en sia infaneco. Informiĝinte pri la detala kaŭzo, mi proponis, ke ŝi rezignu la konstantan bedaŭron pri la mortigo, anstataŭe lernu budhismajn teoriojn pri homa vivo kaj karmo, faru penton laŭ budhisma metodo kun ĵuro, ke ŝi klopodu rezigni ĉiujn malbonajn agojn, kaj fari la bonan por koverti malbonan karmon kaj akumuli bonan meriton, ke ŝi recitu sutron kaj mantron por purigi sian menson kaj bondeziru, ke ĉiuj ŝiaj suferintoj estintaj kaj nunaj estu favorataj pro ŝia merito, starigu superan vivcelon kaj klopodu por atingi ĝin. Ŝi sincere akceptis mian proponon kaj vere ekagis. Post nelonge, ŝi iom post iom retrovis sian memfidon pri la homa vivo, sukcese liberiĝis el la deprimiteco kaj fine fondis familion kun simpatia junulo. Nun ŝi vivas feliĉe kiel edzino kaj patrino. Ĉiu afero havas sian kaŭzon, ĉiu ago kondukas estontan efekton kaj ĉiu el ni tenas nian sorton en la propra mano. Nia nuna feliĉo aŭ malfeliĉo venis el niaj estintaj intencoj kaj kondutoj. Kvankam ni ne plu povis ŝanĝi la malbonan kaŭzon de la pasinta tempo nur per bedaŭro, tamen per sincera pento pri estinta malbono, per nuna bonintenco kaj bonkonduto ni povas ŝanĝi kondiĉon por la okazonta efekto kaj fari bonan bazon por estonta feliĉo. Kvankam ni ne povis nin teni liberaj de la estinta malbono, tamen ni povas konverti nin al bono, ĉar niaj nunaj intenco kaj konduto estas deciditaj de ni mem. Mi esperas, ke ĉiuj amikoj konu la principon de la homa vivo, fariĝu nia propra mastro, kaj sukcese kreu pli brilan estontecon per nia propra klopodo.

Nun jam finiĝis nia elsendo, kaj mi esperas, ke ni ĝuos pli agrablan tempon en la sekva fojo.

2个评论

  1. Aŭskultante la tekston, mi rimarkis ke mankis la rakonto pri persisteco kaj honesteco en la skribita teksto. Kie mi povus trovi ĝin ? Antaŭdankon por tio. Mi esperas por vi belan vivon, kiel kiam vi estis juna kaj forta. Dankegon al Arris por sia kontribuo.
    Kore al ĉiuj!
    Petro

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注