[Adulto]
Iam fama instruisto instruis en kaj ĉirkaŭ Benareso. Li havis pli ol 500 lernantojn. Unu el ili venis de malproksima vilaĝo. Sen multa scio pri kondutoj de urbanoj, li enamiĝis kun knabino de Benareso kaj edziĝis al ŝi. Post la geedziĝo li daŭrigis sian lernadon ĉe la instruisto. Sed li komencis malĉeesti en la kurso, iam eĉ restante du aŭ tri tagojn ekstere ĉiufoje.
Lia edzino senskrupule faris ĉion, kion ŝi volis. Ŝi ne estis fidela kaj lojala kvankam ŝi edziniĝis al la lernanto. Ŝi eĉ havis sekretajn amatojn. Continue reading ‘64, 65. Vilaĝano kaj Lia Edzino el Urbo’ »