Partopreno en la jarkunsido de Xi’an Esperanto-ligo

La 18-an de decembro mi vojaĝis al Xi’an Esperanto-ligo kun samideaninoj Zongli kaj Miaohua, kiuj lernas Esperanton en Monaĥejo Tiefosi, por partopreni en la jarkonsido okazigita de Xi’an Esperanto-ligo kiel celebrado al la datreveno de D-ro Zamenhof. Posttagmeze okazis la kunsido, en kiu oni parolis laŭ diversaj temoj. Mi parolis pri mia partopreno en la 97-a esperanta kongreso de Japanio. En la kongreso mi parolis pri la budhana aktivado de Esperanto, kaj post la kongreso mi faris raporton pri ĉina budhismo en iu monaĥejo. En la jarkunsido partoprenis dekkelkaj samideanoj el Xi’an, Baoji kaj Yangling regionoj, inkluzive de sinjoro Aldreno el Brazilo kaj s-ro Zhang Tiezheng el Suzhou. En la kunsido la junaj komencantoj fariĝis la steloj kaj ricevis la laŭdon kaj kuraĝigon de maljunaj esperantistoj.

Continue reading ‘Partopreno en la jarkunsido de Xi’an Esperanto-ligo’ »

Por la Rideto de la Patrino

Por la Rideto de la Patrino

Verkis S-ino Zhao Xiaohong  Elĉinigis Miaohui

Ŝi surportas veston kvazaŭ plastan pluvkostumon, kiu volvas streĉe ŝiajn membrojn kaj eĉ la kapon, lasante nur paron da okuloj ekstere. Ŝi laboras en varmega somera tago en la kampo de kuracherba plantaĵo. Oni diris, ke tia plantaĵo iritas haŭton, kaj ankaŭ bezonas defoliiĝon ĉiutage. La ŝvitoj senĉese faladis de ŝiaj frunto, nazpinto kaj vangoj. . . Continue reading ‘Por la Rideto de la Patrino’ »

Mi Ne Estas Sentaŭgulo

Antaŭ multaj jaroj, retamiko plendis en iu forumo pri multkomunikila farado, ke ekde sia infaneco, li estas deprimita kaj la penso sin-memortigi ofte trafis lin. Kvankam li sciis racie, ke lia vivo estas feliĉo por siaj karaj gepatroj kaj li devas teni ilin feliĉaj vivante bone en la mondo, tamen li neniam sukcesis sin savi el la deprimiteco kaj enueco en la vivo. Eĉ kiam li jam havis amatinon, tia penso ankoraŭ turmentis lin. Continue reading ‘Mi Ne Estas Sentaŭgulo’ »