“Om mani padme hum” estas la ses-silaba mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro. Oni ankaŭ nomas ĝin kora mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro. Ĝi signifas “Mi rifuĝas al la Mani-perlo sur la lotusfloro kaj Mi atingos purecon kiel lotusfloro kaj meriton kiel Mani-perlo”. Continue reading ‘La ses-silaba mantro de Avalokiteŝvaro’ »
Rankoro Inter Patro kaj Filo
Jen reala rakonto okazinta en mia hejmloko. Estas vilaĝo nomata Ŝtona Kaverno. La vilaĝo estas fama pro la mistera kaverno en la vilaĝo. Estis onidiro, ke foje antaŭ longa tempo okazis prezentado de teatraĵoj en la vilaĝo, kaj en la tagmezo iu aktoro enkaverniĝis kun sia hundo por sin amuzi. Post nelonge, li eliris por prepari la posttagmezan ludon, sed li ne plu povis trovi sian teatran teamon. Demandinte, li informiĝis, ke antaŭ kvin jaroj okazis prezentado de teatraĵoj en vilaĝo, sed en iu tagmezo aktoro kaj lia hundo iris en la kavernon, kaj ne plu eliris. Tio mirigis la aktoron, kaj li denove iris en la kavernon kun la hundo, kaj ĝis nun li ankoraŭ ne eliris. Continue reading ‘Rankoro Inter Patro kaj Filo’ »
Mia revo pri kunlaboro de Budhismo kaj Esperanto
Mi estas ordinara esperantisto, kaj ankaŭ ordinara budhano. Antaŭ kelkaj jaroj mi denove eklernis Esperanton, lanĉis personan retejon pri budhismo, kaj speciale estigis rubrikon pri Esperanto por propagandi Esperanton en budhisma kampo kaj prezenti budhisman literaturon en esperanta kampo laŭ mia hobio. Nelonge post tio mi ekfunkciigis specialan retejon en la nomo de “Ebudhana Retejo” aŭ “Ĉina Budhana Retejo Esperantista”.
Continue reading ‘Mia revo pri kunlaboro de Budhismo kaj Esperanto’ »
Propono de la Majstro
Antaŭ tre longa tempo budhisma majstro vivis en profunda montaro. Li estis eminenta kaj erudicia. Sennombraj homoj vizitis lin por peti lian instruon kiam ili renkontis problemojn en sia vivo. Ĉiufoje li donis al ili trafajn proponojn por solvi iliajn problemojn. Continue reading ‘Propono de la Majstro’ »
Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco
Iam en mia hejmregiono estis fama geomanciisto, kiu ĉiam okupiĝis serĉi fortunan lokon por domo aŭ tombejo laŭ onia peto. Continue reading ‘Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco’ »
