Rakonto pri Fingringo

Rakonto pri Fingringo

Iam antaŭ longa tempo estis iluminiĝinta lamao sin kulturanta sur alta monto. Li havis multajn disĉiplojn, kiuj loĝas en kavernoj de la sama monto. Li estis tre fama kaj kompatema. Pilgrimantoj frekventis al li kun grandaj oferaĵoj por esprimi sian estimon, kaj ricevi de li helpon, benon kaj meriton, spite al longa vojo de eĉ centoj da kilometroj. La lamao akceptis ĉion, kion oni oferis al li, kaj poste disĵetis la oferaĵon malproksimen. La oferaĵoj falis ĝuste antaŭ la ermitajn disĉiplojn laŭ ties bezono. Continue reading ‘Rakonto pri Fingringo’ »

Vivo Estas Feliĉo

Du vendistoj estis kune restigitaj sur dezerta monto pro inundo. Unu el ili vendis ormonerojn dum la alia vendis kukojn. Ĉio manĝebla de la ormonera vendisto forkonsumiĝis, kaj restis ĉe li nur sako da ormoneroj, dum la alia vendisto havis ĉe si sakon da kukoj. Continue reading ‘Vivo Estas Feliĉo’ »

Antaŭparolo al la kvara reviziita eldono

Antaŭ ĉirkaŭ 18 jaroj grupo da budhanaj studentoj de Singapura Universitato venis viziti min. Ili plendis, ke ili ofte havas malfacilon por respondi la demandojn pri budhismo, kiujn oni faris al ili de tempo al tempo. Continue reading ‘Antaŭparolo al la kvara reviziita eldono’ »

Koreaj samideaninoj vizitis Monaĥejon Tiefosi

Hieraŭ tagmeze du koreaj samideaninoj vizitis Tiefosi akompanate de samideanoj Wang Tianyi kaj Wan Shubin el Xi’an Esperanto-Asocio. Dum ilia gastado ni interparolis esperante, kaj du komencantinoj  en la monaĥejo ankaŭ partoprenis en la interparolado. Continue reading ‘Koreaj samideaninoj vizitis Monaĥejon Tiefosi’ »

Museto kaj Lamao

Miaohui esperantigis de la interreto kaj voĉlegis

Antaŭ longa tempo tibeta lamao sin kulturis sole ĉe la montpiedo de Himalajo.

Iu tage, kiam li pretis eliri, li trovis, ke museto kuŝis mortanta de frosto ĉe la pordo. Li senprokraste portis ĝin hejmen kaj varmigis ĝin per ambaŭ manoj. La museto iom post iom reviviĝis, kaj baldaŭ resaniĝis. Ĝi ekvivis ĉe la lamao, sin amuzante aŭ ĝuante la brilan sunon en la tago, kaj kuŝante sur varma kuseno en la ĉambro por aŭskulti rakontojn de la bonkora lamao. Ĝi ĝuis feliĉan vivon. Continue reading ‘Museto kaj Lamao’ »