Retradio: 2013-02-24

  Elsendlisto:
  Legendo pri la lanterna festo
  Budhisma scio: Ĉapitro 5: Renaskiĝo
  Budhisma rakonto: Kapro kaj pastro
           Rakonto pri fingringo
  
  Saluton, karaj amikoj!
  
  Hodiaŭ estas la oka elsendo de retradio BRE. Ni elkore bonvenigas vin en tiu ĉi speciala tago, la lantena festo en Ĉinio. En la elsendo ni aŭskultos legendon pri la lanterna festo, budhisman scion, kaj budhismajn rakontojn.
  
  La lanterna festo simbolas rekuniĝon kaj harmonion. En la festo oni ĝuas rekuniĝon kun la familianoj kaj amikoj, manĝas dolĉe farĉitan pastobuletojn, ludas fajraĵojn, lanternojn kaj  ĝuas diversajn amuzajn prezentaĵojn de unu loko al alia.
  En mia hejmloko cirkulas legendo pri la festo. Antaŭe la Reĝo Jado en la ĉielo opiniis, ke homoj sur la tero estas ege malbonaj, kaj volis pereigi ilin per incendio, do li ordonis al dio por tion plenumi. La dio estis bonkora, kaj sentis kompaton al la homaro. Do li sin ŝanĝis en maljunulon kaj atingis la teron por inspekti, ĉu homoj vere estas sufiĉe malbonaj por puni per incendio. Nelonge poste, li vidis, ke virino preterpasas lin kun du infanoj, el kiuj unu estas pli granda kaj la alia malpli granda. Ŝi portis pli la grandan infanon en sia sino kaj lasis la malpli grandan infanon piediri post ŝi. La infaneto ploris pro laceco. Vidinde tion, la dio alpaŝis kaj demandis, kial ŝi portas la pli grandan infanon anstataŭ la malpli grandan. La virino respondis, ke la infano en ŝia sino estas ŝia duonfilo, kies patrino mortis ĉe lia naskiĝo, dum la alia estas naskita de ŝi mem. Informiĝinte pri tio, la dio tiel emociiĝis pri la amo kaj bonkoreco de la virino, ke li volis savi la homaron en la mondo. Li elpensis bonan metodon, do li montris sian veran aspekton, kaj diris al la virino, ke li akceptis ordonon por pereigi la homaron en la dekkvina tago de januaro laŭ la lunkalendaro. Li proponis, ke oni estigu fajrojn, pendigu ruĝajn lanternojn, kaj okazigu diversajn aktivadojn bruajn por eviti la katastrofon. Poste li revenis al la ĉielo. En la difinita tago, li raportis al la ĉiela reĝo, ke li jam okazigis incendion por pereigi la homaron. Vidinte la fajrojn kaj aŭdinte la bruon, la ĉiela reĝo kontentiĝis kredante, ke la dio observis la ordonon kaj la tuta homaro baraktas en la fajro. Pro tio oni ekhavis kutimon por memorigi la aferon. En mia infaneco mi estis dankema al la virino, kiu savis nin per sia bonkoreco kaj kompatemo. Se ni ĉiuj posedas vastan amon kaj bonkorecon, ni povos fari nian mondon en paradizon.
  
  Nun sekvos budhisma scio. Ĉifoje ni lernos la kvinan ĉapitron de libro “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj” esperantigita el la angla verko de majstro S Dammika. La enhavo de tiu ĉi ĉapitro estas pri renaskiĝo, kaj mi esperas, ke vi scios pli multe pri nia homa vivo post la aŭskultado. En la sekva elsendo ni aŭskultos pri meditado. Nun ni aŭskultu budhisman scion.
  
  
  
  5. Renaskiĝo

  Demando: De kie venas homoj kaj kien ili iras?
  Respondo: Eble ekzistas tri respondoj al la demando. La kredantoj de dio aŭ dioj kutime deklaras, ke homoj ne ekzistis antaŭ ol ili estis kreitaj. Poste ili aperis laŭ la volo de dio. Ili pasigas sian vivon kaj poste iras al la eterna ĉielo aŭ infero laŭ siaj kredo kaj konduto dum sia vivo. Aliaj homoj kiel humanistoj kaj sciencistoj deklaras, ke homoj venas el gravediĝo pro naturaj kaŭzoj, vivas kaj poste mortas, kaj tiam ilia ekzistado ĉesas. Budhismo akceptas neniun el tiuj eksplikoj. La unua deklaro kaŭzas multajn etikajn problemojn. Se bona dio vere kreis ĉiun el ni, estas malfacile ekspliki, kial tiel multaj homoj naskiĝis kun teruraj kriplaĵoj, aŭ kial tiel multaj infanoj estis abortigitaj antaŭ aŭ dum sia naskiĝo. Ŝajne maljustas alia problemo pri la teista ekspliko, ke homoj devas suferi eternan doloron en la infero pro sia konduto nur dum 60 aŭ 70 jaroj en la homa mondo. Nekredado kaj malvirta vivo de 60 aŭ 70 jaroj ne taŭgas por eterna sufero. Same, bona konduto de 60 aŭ 70 jaroj estas tre malmulta elspezo por eterna feliĉo en la paradizo. La alia ekspliko estas pli bona ol la unua kaj havas multe pli da scienca atestaĵo por sin subteni, tamen ĝi ankoraŭ lasas kelkajn gravajn demandojn ne responditaj. Kiamaniere la fenomeno tiel mirige kompleksa kiel gravediĝo disvolviĝas dum nur naŭ monatoj ekde la simpla kuniĝo de spermo kaj ovo? Kaj nun la parapsikologio jam fariĝis konata branĉo de scienco, do oni des pli malfacile akceptas la fenomenon kiel telepation en materialisma modelo de menso.
  Budhismo prezentas la plej kontentigan eksplikon, de kie homoj venas kaj kien ili iras. Kiam ni mortas, la menso kun ĉiuj tendencoj, preferoj, kapabloj kaj karakteroj aperintaj kaj disvolviĝintaj en tiu ĉi vivo denove sin estigas en la fekundigita ovo. Tiel la individuo kreskas, renaskiĝas kaj disvolvas la personecon estiĝintan laŭ kondiĉoj de mensaj karakteroj venintaj el la pasinta vivo kaj estiĝintaj per nova cirkonstanco. La personecon ŝanĝos kaj modifos la konscia strebo kaj kondiĉaj faktoroj kiel edukado kaj influo de la gepatroj kaj socio. Post homa morto, ĝi denove sin estigas en nova fekundigita ovo. Tiu ĉi procezo de morto kaj reenkarniĝo daŭros ĝis ĉesos la kaŭzaj kondiĉoj, kiuj estas avido kaj iluzio. Kiam ĉesas la kaŭzaj kondiĉoj, anstataŭ reenkarniĝi, la menso atingos staton nomatan nirvano, kiu estas la plej supera atingo de Budhismo kaj celo de la vivo.

  Demando: Kiel la menso iras de unu korpo al alia?
  Respondo: Imagu, kiel funkcias radiaj ondoj. Radiaj ondoj estiĝas el energio je malsamaj frekvencoj anstataŭ el vortoj kaj muziko. Transsendite, ili pasas tra la spaco kaj estas ricevitaj de radioaparato, de kie ili disaŭdiĝas kiel vortoj kaj muziko. Tio similas al menso. Je morto de homo, la mensa energio sin movas tra la spaco kaj estas allogita kaj ricevita de fekundigita ovo. Dum kreskado de la embrio, ĝi centriĝas en la cerbo, de kie ĝi poste aktiviĝas kiel la nova personeco.

  Demando: Ĉu oni ĉiam renaskiĝas kiel homo?
  Respondo: Ne. Estas kelkaj statoj, en kiuj oni povas renaskiĝi. Iuj homoj renaskiĝas en ĉielo, iuj renaskiĝas en infero, iuj renaskiĝas kiel malsataj spiritoj kaj tiel plu. Anstataŭ konkreta loko, ĉielo estas stato de ekzisto, kie oni havas subtilan korpon kaj la menso spertas ĉefe plezuron. Kiel ĉiuj laŭkondiĉaj statoj, ĉielo estas efemera, kaj kiam iu venas al sia fino, tiu renaskiĝas simile kiel homo. Same anstataŭ konkreta loko, infero estas stato de ekzisto, kie oni havas subtilan korpon kaj la menso turmentiĝas ĉefe per maltrankvilo kaj sufero. Stato de malsata spirito ankaŭ estas tiu de ekzisto, kie la korpo estas subtila kaj la menso senĉese suferas de avido kaj malkontenteco. Ĉielaj vivestaĵoj spertas ĉefe plezuron, inferaj vivestaĵoj kaj malsataj spiritoj spertas ĉefe doloron, tamen homoj kutime spertas miksaĵon de ambaŭ plezuro kaj doloro. Do la ĉefa diferenco inter la homa mondo kaj aliaj statoj de vivestaĵoj estas la korpa formo kaj kvalito de travivaĵo.

  Demando: Kio decidas, kie ni renaskiĝos?
  Respondo: Karmo estas la plej grava faktoro, sed ne la ununura, kiu influas, kie ni renaskiĝos kaj kian vivon ni havos. La vorto “karmo” signifas “agon” kaj aludas la aktivadon de nia interna menso. Alivorte, nia nuna stato estas decidita ĉefe de niaj penso kaj ago en la pasinteco. Same, kion ni pensas kaj agas nun influas, kio ni estos en la estonteco. Homo afabla kaj amema kutime renaskiĝas en ĉiela stato aŭ kiel homo, kiu ĉefe ĝuas plezurajn travivaĵojn. Homo maltrankvila, ĉagrena kaj ekstreme kruela kutime renaskiĝas en infera stato aŭ kiel homo, kiu ĉefe suferas dolorajn travivaĵojn. Homo, kiu disvolvas obsedantan avidon, fortajn dezirojn kaj brulajn ambiciojn neniam atingeblajn kutime renaskiĝas kiel malsata spirito, aŭ kiel homo suferanta pro avido kaj deziro. Ĉiu mensa kutimo forte disvolviĝinta en tiu ĉi vivo daŭros en la sekva, do multaj homoj renaskiĝas kiel homoj.

  Demando: Do ni ne estas destinitaj de nia karmo. Ni povas ŝanĝi ĝin.
  Respondo: Jes, kompreneble ni povas. Jen kial unu el la ŝtupoj de la Nobla Okera Vojo estas perfekta klopodo. Ĝi dependas de nia sincereco, kiom da energio ni aplikas kaj kiom forta estas la kutimo. Sed estas vero, ke iuj homoj simple pasigas sian vivon sub la influo de siaj estintaj kutimoj sen klopodo ŝanĝi ilin, kaj fine fariĝas la viktimoj de tiuj malplezuraj rezultoj. Tiaj homoj daŭre suferos ĝis ili ŝanĝos siajn negativajn kutimojn. Ju pli longe restas la negativaj kutimoj, des pli malfacile por homoj ŝanĝi ilin. Budhano komprenas tion kaj utiligas ĉiujn oportunojn por rompi la mensajn kutimojn kun malplezuraj rezultoj, kaj disvolvi la mensajn kutimojn kun plezuraj rezultoj. Meditado estas unu el la metodoj uzataj por modifi la mensan kutimon kiel paroladon aŭ sindetenon de parolado kaj agon aŭ sindetenon de ago laŭ certaj metodoj. La tuta budhana vivo estas sintrejnado por purigi kaj liberigi la menson. Ekzemple, se afableco kaj bonkoreco estis evidentaj partoj de via karaktero en via antaŭa vivo, tiaj tendencoj sin montras ankaŭ en via nuna vivo. Se ili estas iniciatitaj kaj disvolvitaj en tiu ĉi vivo, ili fariĝos eĉ des pli fortaj kaj evidentaj en la sekva vivo. Tio baziĝas sur simpla kaj evidenta fakto, ke longe estiĝintaj kutimaj tendencoj estas malfacile rompeblaj.
  Kiam vi estas pacienca kaj bonkora, vi malfacile incitiĝas de aliaj, vi ne havas rankoron, oni ŝatas vin kaj tiel viaj vivaĵoj kutime estas pli feliĉaj. Nun ni faru alian ekzemplon. Ni supozu, ke vi naskiĝis kun tendenco pacienca kaj bonkora pro viaj mensaj kutimoj en la pasintaj vivoj, sed en la nuna vivo, vi ignoras plifortigi kaj disvolvi tiajn tendencojn. Ili iom post iom malfortiĝos, malaperos kaj eble ne plu restos en via estonta vivo. Se pacienco kaj bonkoreco pli kaj pli malfortiĝos, malpacienco, kolero kaj kruelo kreskos kaj disvolviĝos eble en la nuna aŭ sekva vivo, kaj kondukos vin al ĉiuj malagrablaj travivaĵoj, kiujn tiuj sintenoj kreis.
  Ni prenu lastan ekzemplon. Ni supozu, ke pro viaj mensaj kutimoj de pasintaj vivoj, vi vivas en nuna tempo kun tendencoj malpacienca kaj kolerema, kaj vi konscias, ke tiaj kutimoj kaŭzos al vi malplezurojn. Se vi nur povas malfortigi tiajn tendencojn, ili reaperos en via sekva vivo, kie vi povos tute forigi ilin per iom pli granda klopodo kaj liberiĝos el iliaj malagrablaj efektivoj.

  Demando: Vi jam parolis multe pri renaskiĝo, sed ĉu estas ajna atestaĵo, ke ni renaskiĝas post la morto?
  Respondo: Ne nur troviĝas scienca atestaĵo subtenanta la budhisman kredon pri renaskiĝo, sed ĝi ankaŭ estas la nura postviva teorio, kiu havas pruvojn por sin subteni. Troviĝas ne peceto da atestaĵo por pruvi, ke ekzistas ĉielo kaj certe ankaŭ mankas atestaĵo pri neniiĝo ĉe la morto. Sed dum la lastaj 30 jaroj parapsikologoj jam pristudis raportojn, ke iuj homoj havis vivecajn memorojn pri siaj antaŭaj vivoj. Ekzemple en Anglio kvinjara knabino diris, ke ŝi povas rememori siajn “aliajn gepatrojn”, kaj ŝi parolis vivece pri tio, kio aŭdiĝis kiel la okazaĵoj en la vivo de alia persono. Parapsikologoj vizitis ŝin kaj prezentis centojn da demandoj, kiujn ŝi respondis. Ŝi diris, ke ŝi vivis en speciala vilaĝo verŝajne en Hispanio. Ŝi informis pri la nomo de la vilaĝo, la nomo de la strato, ĉe kiu ŝi loĝis, la nomoj de siaj najbaroj kaj detaloj pri tiama ĉiutaga vivo. Ŝi larmoplene rakontis, kiel ŝi estis trafita de aŭto kaj mortis pro sia vundiĝo post du tagoj. Kiam oni esploris la detalojn, ili trovis, ke la okazaĵoj estis precizaj. En Hispanio troviĝas la vilaĝo kun la nomo menciita de la kvinjara knabino. Estis domo samforma kiel ŝi jam priskribis, ĉe la strato, kiun ŝi menciis. Krome oni trovis, ke 23-jara virino vivanta en tiu domo mortis de trafika akcidento antaŭ kvin jaroj. Kiel la kvinjara knabino vivanta en Anglio kaj neniam vizitinta Hispanion povas scii ĉiujn tiujn detalojn nun? Kaj certe tio ne estas la nura kazo de tiu speco. Profesoro Ian Stevenson de la Departemento pri Psikologio de Virginio-Universitato jam priskribis dekojn da similaj kazoj en siaj libroj. Li estis fidinda sciencisto. Lia 25-jara pristudado pri homoj, kiuj memoras siajn antaŭajn vivojn, estas forta pruvo por budhisma instruo pri renaskiĝo*.
  * legu “Twenty Cases Suggestive of Reincarnation and Cases of Reincarnation Type”, University Press of Virginina, Charlotteville USA 1975.

  Demando: Iuj eble dirus, ke la supozita kapablo rememori antaŭajn vivojn estas magio de diabloj.
  Respondo: Vi ne devas simple ignori ĉion ne konforman al via kredo kiel magion de diabloj. Kiam oni prezentas objektivajn kaj konkretajn faktojn por subteni la ideon, vi devas uzi raciajn kaj logikajn argumentojn anstataŭ malracian kaj superstiĉan parolojn pri diabloj se vi volas kontraŭi ilin.

  Demando: Ĉu vi povus diri, ke parolo pri renaskiĝo estas ankaŭ iom superstiĉa?
  Respondo: La vortaro difinas “superstiĉon” kiel kredon, kiu baziĝas sur kombinaĵo de ideoj kiel en magio anstataŭ sur racio kaj fakto. Se vi povas montri al mi atenteman pristudon pri ekzisto de diabloj verkitaj de sciencistoj, mi agnoskos, ke kredo al diablo ne estas superstiĉo. Sed mi neniam aŭdis pristudojn pri diabloj. Sciencistoj simple ne volas okupiĝi pri esploro de tiaj aferoj, do mi diras, ke ne estas pruvo pri la ekzisto de diabloj. Sed ni jam vidis, ke estas atestaĵoj, kiuj sugestas, ke okazas renaskiĝo. Do se kredo pri renaskiĝo baziĝas sur almenaŭ iom da faktoj, ĝi ne povas esti superstiĉo.

  Demando: Bone. Ĉu troviĝas sciencistoj, kiuj kredas pri renaskiĝo?
  Respondo: Jes. Thomas Huxley, kiu respondecis pri enkonduko de scienco en la britan lernejan sistemon en la 19-a jarcento, kaj estis la unua sciencisto defendanta teoriojn de Darvino, kredis, ke reenkarniĝo estas treege kredinda ideo. En sia fama libro Evoluo kaj Etiko kaj aliaj eseoj (Evolution and Ethics and other Essays), li skribis:
  ”En la doktrino de anima transmigrado, malgraŭ kio estis ĝia deveno, bramana kaj budhana konjektoj trovis facile atingeblan rimedon konstrui kredindan ateston pri la vojo de la kosmo al homo… Tamen tiu ĉi pledo de atesto estas ne malpli kredinda ol aliaj; kaj neniu krom tre hastemaj pensuloj malakceptos ĝin surbaze de denaska absurdaĵo. Same kiel la doktrino de evoluado, la doktrino de anima transmigrado havas siajn radikojn en la reala mondo; kaj ĝi povus postuli tian subtenon, kiel oni kapablas provizi la grandan argumenton de analogio.”
  Poste, Profesoro Gustaf Stromberg, la fama sveda astronomo, fizikisto kaj amiko de Einstein, ankaŭ trovis, ke la ideo de renaskiĝo estas tre interesa. Li skribis:
  ”Diferencas la opinioj, ĉu homaj animoj povas reenkarniĝi en la mondo. En la jaro 1936 registaraj respondeculoj en Barato enketis kaj raportis tre interesan kazon. Delhia knabino nomata Shanti Devi povis precize rakonti pri sia antaŭa vivo ĉe Muttra, kiu estas malproksima de Delhi je kvincent mejloj. Ŝia antaŭa vivo finiĝis unu jaron antaŭ ŝia “dua naskiĝo”. Ŝi donis la nomojn de siaj edzo kaj infano, kaj diris pri siaj hejmo kaj vivhistorio. La prienketa komitato kondukis ŝin al siaj eksaj parencoj, kiuj konfirmis ĉiujn ŝiajn dirojn. Por baratanoj la reenkarniĝoj estas konsiderataj ordinaraj; la miriga afero por ili en tiu ĉi kazo estis la granda kvanto de faktoj, kiujn la knabino memoris. Tiu ĉi kaj similaj kazoj povas esti konsiderataj kiel pliaj pruvoj por la teorio de la nedetruebleco de memoro.”
  Profesoro Julian Huxley, la eminenta brita sciencisto, kiu estis Ĝenerala Direktoro de UNESKO, kredis, ke la ideo pri renaskiĝo tre akordas kun sciencaj pensoj. Li skribis:
  ”Estas nenio kontraŭ la konstante supervivanta spirita individuo, kiu iamaniere elsendiĝas ĉe morto sendube kiel certa radia mesaĝo elsendita de radioaparato funkciigita per speciala maniero. Sed ni devas memori, ke la radia mesaĝo denove fariĝas mesaĝo nur kiam ĝi ekkontaktas ricevilon, la novan materialan strukturon. Ĝi neniam pensus aŭ sentus ĝis denova enkorpiĝo en iu maniero. Niaj personecoj tiel baziĝas sur la korpo, ke estas vere ne eble pensi pri supervivo de vera homa senso senkorpa… Mi povas pripensi, ke io eligita portus la saman rilaton al viroj kaj virinoj kiel senkabla mesaĝo al la transsenda aparato. Sed tiuokaze la mortintoj, ĝis nun kiel oni povas vidi, estas nenio krom tumultoj de malsamaj skemoj vagantaj tra la universo ĝis ili revenos al realeco de konscio per kontakto al io, kio povus funkcii kiel ricevilo por menso.”
  Eĉ tre praktikaj kaj realismaj homoj kiel la usona industriisto Henry Ford trovis, ke la ideo pri renaskiĝo estas akceptebla. Ford interesiĝis pri la ideo de renaskiĝo ĉar malsame al la ideoj teisma kaj materialisma, la renaskiĝo donas al vi duan ŝancon disvolvi vin mem. Henry Ford skribis :
  ”Mi adoptis la teorion de reenkarniĝo kiam mi estis 26-jara. Religio donis al mi nenion trafan. Eĉ laboro ne povis doni al mi plenan kontentecon. Laboro estas vana se en sekva vivo ni ne povos utiligi la sperton, kiun ni akumulas en unu vivo. Kiam mi eltrovis reenkarniĝon, kvazaŭ mi trovus universan diagramon. Mi konsciis, ke estas ŝanco ellabori miajn ideojn. Tempo jam ne plu estas limigita. Mi jam ne plu estas sklavo de horloĝaj montriloj. Genio havas saman signifon de sperto. Iuj ŝajne opinias, ke ĝi estas inteligenteco kaj talento, sed ĝi estas frukto de longa sperto en multaj vivoj. Iuj animoj estas pli maljunaj ol la aliaj kaj sekve, ili scias pli multe… La eltrovo de reenkarniĝo faris mian menson trankvila… Se vi volas konservi noton de ĉi tiu konversacio, skribu ĝin por ke ĝi trankviligu homajn mensojn. Mi volas komuniki al aliuloj la trankvilecon, kiun la profunda koncepto pri vivo donas al ni.”
  Do la budhaj instruoj pri renaskiĝo vere havas iom da sciencaj bazoj. Ĝi estas logike konsekvenca kaj aktive respondas iom da gravaj demandoj pri homa destino. Sed ĝi estas ankaŭ konsolanta. Laŭ la Budho, se vi ne atingos nirvanon en ĉi tiu vivo, vi havos ŝancon por plue klopodi en la sekva fojo. Se vi faras erarojn en ĉi tiu vivo, vi povos korekti vian konduton en la sekva vivo. Efektive vi povos lerni de viaj eraroj. Verŝajne en via sekva vivo vi povos fari la aferojn, kiujn vi ne povas fari aŭ atingi en ĉi tiu vivo. Kiel mirinda instruo!

  Demando: Ĉio ĉi estas tre inteligente konsolanta, sed mi devas agnoski, ke mi ankoraŭ estas iom dubema.
  Respondo: Ne gravas. Budhismo ne estas la speco de religio, ke vi devas vin anigi kaj kredigi pri ĉio de ĝia instruo. Kio estas la punkto devigi vin kredi pri la aferoj, kiujn vi ne povas kredi? Vi ankaŭ rajtas praktiki tiujn aferojn, kiujn vi trovas helpaj, akcepti tiujn ideojn, kiujn vi komprenas kaj de kiuj profitas sen kredo pri renaskiĝo. Iam poste vi eble komprenos la veron de renaskiĝo.

———————–

  Finiĝis la budhisma scio kaj sekvas budhisma rakonto. Ĉifoje ni aŭskultos rakonton “Kapro kaj pastro” voĉlegitan de samideano Zhao Jianping. La rakonto estas el la esperanta traduko “Budhismaj rakontoj”. Nun ni aprecu la rakonton.

————————-
  
18. KAPRO KAJ PASTRO

[Senscieco]
  
  Iam antaŭ longa tempo estis tre fama pastro de antikva religio. Li certis, ke estas ĝusta tago por rito oferi kapron. Pro sia senscieco li opiniis, ke tio estas ofero postulata de lia dio.
  Li trovis konvenan kapron por la ofera rito. Li ordonis, ke liaj servistoj portu la kapron al sankta rivero por ĝin bani kaj ornami per florkronoj. Poste, ili sin banis kiel parto de la sinpuriga praktikado.
  Atinginte la riverbordon, la kapro subite komprenis, ke ĝi neeviteble estos mortigita. Ĝi ankaŭ eksciis pri siaj pasintaj naskiĝoj, mortoj kaj renaskiĝoj. Ĝi konsciis, ke okazos la lasta rezulto de ĝiaj pasintaj fikondutoj. Do ĝi eligis laŭtan ridegon laŭ la kapra maniero, similan al frapado de cimbaloj.
  Dum la ridado, ĝi konsciis pri alia fakto, ke la pastro suferos saman teruran rezulton pro sia malsaĝa mortigo. Do ĝi ekploregis tiel laŭte kiel ĝi ĵus ridegis.
  La servistoj sin banantaj en la sankta rivero aŭdis unue la ridegon, kaj poste la ploregon. Ili ekmiris, kaj demandis la kapron: “Kial vi ridegis tiel laŭte kaj ankaŭ ploregis same brue? Kio kaŭzis tion?” La kapro respondis: “Mi diros la kaŭzon al vi, sed nur dum ĉeesto de la pastro, via mastro.”
  Pro granda scivolemo, ili senprokraste portis la oferotan kapron al la pastro. Ili raportis la okazaĵon al li. La pastro ankaŭ estis scivola. Li demandis la kapron respektoplene: “Kial vi ridegis tiel laŭte kaj poste ploregis same laŭte, sinjoro?”
  Diris la kapro kun memoro pri siaj antaŭaj vivoj: “Antaŭ longa tempo ankaŭ mi estis pastro same kiel vi, bone edukita pri ofera rito de la religio. Mi opiniis, ke oferi kapron estis necese al la dio, kiu benos la aliajn kaj ankaŭ min mem en niaj estontaj renaskiĝoj. Sed la vera rezulto de mia konduto estis, ke mi suferis de senkapiĝo en ĉiu el miaj sekvaj 499 vivoj.”
  ”Kiam vi pretigis min kiel la oferaĵon hodiaŭ, mi konsciis, ke hodiaŭ estos la 500-a fojo de mia senkapiĝo. Poste mi tute liberiĝos de ĉiuj konsekvencoj pro miaj malbonaj kondutoj faritaj antaŭ longa tempo. Mi ridegis nedeteneble pro ĝojo.”
  ”Poste, mi subite konsciis, ke vi, la pastro, ripetos la saman malbonan konduton, kaj suferos la teruran senkapiĝon en ĉiu el viaj sekvaj 500 vivoj! Do pro miaj kompato kaj simpatio, mia ridego fariĝis plorego.”
  La pastro timis, ke eble pravas la diro de la kapro, do li diris: “Bone, sinjoro Kapro. Mi ne mortigos vin.” La kapro respondis: “Estimata pastro, eĉ se vi ne mortigos min, mi scias, ke hodiaŭ mi perdos mian kapon kaj liberiĝos finfine de la konsekvenco de mia antaŭa fikonduto.”
  La pastro diris: “Ne timu, mia bona kapro. Mi protektos vin laŭ mia eblo kaj persone garantios al vi, ke neniu damaĝo okazos al vi.” Sed la kapro respondis: “Ho, pastro, la forto de via protekto estas tro malforta kompare kun tiu de la konsekvenco kaŭzita de mia fikonduto.”
  La pastro rezignis la decidon pri la ofera rito, kaj ne plu volis mortigi senkulpajn bestojn. Li liberigis la kapron, kaj kune kun siaj servistoj, sekvis ĝin por protekti ĝin de la eventuala danĝero.
  La kapro iris en rokplenan lokon. Ĝi vidis kelkajn freŝajn foliojn sur branĉo kaj etendis la kolon por atingi ilin. Subite aperis tondroŝtormo de kie oni ne sciis. Fulmo trafis supre pendantan rokon, kaj faligis akran rokpecon. La falinta rokpeco hazarde dehakis la kapon de la kapro! Ĝi tuj mortis, kaj ankaŭ la tondroŝtormo ĉesis.
  Informiĝinte pri la afero tre stranga, centoj da lokanoj venis al la loko. Neniu havis komprenon pri la stranga okazaĵo.
  Estis feo loĝanta en proksima arbo. Li vidis la tutan okazaĵon. Li aperis leĝere frapante siajn flugilojn en la supran aeron kaj ekinstruis ilin, dirante: “Rigardu, kio okazis al la kompatinda kapro. Tio estis rezulto de bestmortigado. Ĉiuj vivestaĵoj naskiĝas kaj suferas pro la malsano, maljuniĝo kaj morto. Ĉiuj deziras daŭre vivi, anstataŭ morti. Sen konscio pri tiu ordinara afero, iuj mortigas aliajn vivestaĵojn. Tio kaŭzos suferon ankaŭ al la mortiganto ne nur en la nuna, sed ankaŭ en sennombre estontaj vivoj.”
  ”Sen scio, ke ĉiuj malbonaj kondutoj kaŭzos suferon al la farantoj, iuj daŭre mortigas kaj akumulas pli da sufero al si mem en la estonteco. Ĉiufoje kiam ili mortigas, parto de ili devas ankaŭ perdi la nunan vivon, kaj ilia sufero daŭros eĉ per renaskiĝo en la inferaj mondoj!”
  Aŭdinte la feon, ili opiniis, ke ili estas fortunaj. Ili rezignis la malsaĝan mortigadon, kaj ekĝuis feliĉon tiel en kuranta vivo kiel en estontaj.
  La moralinstruo estas: Eĉ religio eble estas fonto de malsaĝo.

——————————-
  
  
  Jen la lasta programero de la elsendo, la tibeta rakonto pri fingringo esperantigita de Miaohui.
  
Rakonto pri Fingringo

   Antaŭ longa tempo estis iluminiĝinta lamao sinkulturanta sur alta monto. Li havis multajn disĉiplojn, kiuj loĝis en la kavernoj de la monto. Oni frekventis al li kun grandaj oferaĵoj por kulte esprimi sian estimon, kaj ricevi de li benon kaj meriton spite al longa vojo de cent eĉ mil kilometroj. La lamao ĉion akceptis, kaj poste ĵetis la oferaĵojn malproksimen. La objektoj falis ĝuste antaŭ la ermitajn disĉiplojn laŭ ties bezono.

  Sub la monto vivis almozulo. Li tuttage sin okupis pri peto de manĝaĵo kaj mono, tamen la havaĵo ne povis plenigi lian stomakon. Li vivis en grandaj mizero kaj malsato, do li ofte pensis: “Kiel mi min vivtenos se mi maljuniĝos kaj ne plu povos eliri por peti almozon?” Foje, venis al li saĝa ideo, ke li iru al la lamao por peti lian helpon. La malriĉulo pensis, ke vere maljustas la homa sorto. La lamao sidis ĉiutage senfare dum la aliaj donacadis al li, sed la povrulo klopodadis tuttage almozpetante, kaj li neniel povis sin satigi.

  Li do iris al la lamao kaj petis, ke tiu donu ĉion ricevitan en la tuta tago. La lamao konsentis senhezite kaj invitis la malriĉulon resti ĉe li. Kutime la pilgrimantoj svarmis al la monto por kulti la lamaon, tamen tiufoje dum la atendo de la malriĉulo, neniu alvenis en la tuta tago. Do la almozulo malesperiĝis. La lamao konsolis lin atendi plue, dirante, ke oni oferos al li grandan donacon. Li do atendis avide kun granda maltrankvilo ĝis la profunda nokto. Finfine venis homo kun bova felo al la lamao. La alveninto diris, ke li estas malriĉa kaj havas nenion alian krom la felo. Li deziregis donaci ĝin al la lamao por havigi al si meriton. La lamao akceptis la donacon kaj transdonacis ĝin al la malriĉulo. Vidinte, ke la donaco estas nenio alia ol bovfelo, la malriĉulo malesperiĝis kaj ekploregis dolore. “Ne ploru,” la lamao konsolis lin, “vi ricevis grandan rekompencon. Vi donacis al li peceton da bovfelo kiel fingringon en via antaŭa vivo, kaj nun vi ricevis de li tutan felon de bovo. Ĉu la rekompenco ricevita de vi ne estas granda?”

  Ĉio, kion ni havas nun en nia vivo, estis semita en niaj antaŭaj vivoj. Se ni deziras feliĉon, kiun ni ankoraŭ ne havas nun, ni semu ĝin senprokraste.
  Venas la fino de nia elsendo. Se vi havas demandojn, opiniojn kaj proponojn, bonvolu skribi al mi je mia retadreso: miaohui@budhano.cn  Ĉiuj viaj mesaĝoj estas bonvenaj. Ĝis la sekva dimanĉo, karaj amikoj!

2个评论

  1. Saluton, kara amiko
    La elsendaĵo bone aŭdiĝas, sed ĉesas post tridek minutoj. Post la frazo :
    “Kio estas la punkto devigi vin kredi pri la aferoj, kiujn vi ne povas kredi? Vi ankaŭ rajtas praktiki tiujn aferojn, “, oni ne plu aŭdas ion. Mi esperas, ke vi povos reĝustigi ĝin kaj aldoni la rakontojn.
    Kore
    Petro

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注