Retradio: 2013-03-03

Sendlisto de la naŭa elsendo:

Aktualaĵo: Samideanoj el Barato kaj Brazilo gastas en monaĥejon Tiefosi

Budhisma scio: Ĉapitro 6. Meditado

Budhismaj rakontoj: La feliĉa monaĥo

                                          La ventcervo kaj miela herbo

Budhisma muziko: Enrigardu vian menson

————————-

  Saluton, karaj amikoj!
  Hodiaŭ estas la naŭa elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos aktualaĵon, budhismajn scion kaj rakontojn.
  Ni aŭskultu aktualaĵon unue.


  Hodiaŭ du samideanoj el Barato kaj Brazilo respektive gastis en Monaĥejo Tiefosi akompanate de samideanoj el Xi’an-a Esperanto-asocio. Ni interkomunikis pri ĉina budhismo, vizitis diversajn halojn en la monaĥejo, gastis en tipaj kavernaj loĝejoj ekster la monaĥejo kaj piediris sur parto de la antikva silka vojo.
  La barata samideano ekloĝis en la monaĥejo, kaj la brazila samideano nur pasigas ĉiun semajfinon en la monaĥejo pro sia studado en Xi’an-a universitato. Dum ilia restado ni laŭeble okazigos budhismajn kursojn kaj aktivadojn, kaj ankaŭ interkomunikadon kun lokaj artisto per Esperanto.
  Esperanto estas la unika lingvo por internacia komunikado en la monaĥejo, do multaj lokanoj scias pri tiu ĉi lingvo. Tio bone montras la pli grandajn facilecon kaj utilecon de Esperanto ol de aliaj naciaj lingvoj.
  Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj en la monaĥejo malgraŭ la diverseco de nacieco kaj kredo. La loĝado kaj manĝado ankaŭ estas oportunaj al samideanoj en la monaĥejo.
  Finiĝis la aktualaĵo, kaj venas budhisma scio. Hodiaŭ ni lernos ĉapitron pri meditado, kiu interesas multajn samideanojn. Mi esperas, ke la traduko de la verko povas favori al multaj samideanoj kaj solvi iliajn problemojn dum la praktikado de meditado. Tamen mi kredas, ke la ĉapitro pri meditado ne povos solvi ĉiujn problemojn. Se vi renkontas aliajn problemojn en la praktikado aŭ havas demandojn pri meditado, bonvolu skribi al mi je mia retadreso: miaohui@budhano.cn Mi respondos laŭeble plej rapide per retmesaĝo aŭ elsendo de nia retradio. Nun ni aŭskultu budhisman scion.
  —————————
  6. Meditado

  Demando: Kio estas meditado?
  Respondo: Meditado estas konscia strebo por ŝanĝi la labormanieron de la menso. La Pali-vorto por meditado estas “bhavana”, kiu signifas “kreskigi” aŭ “disvolvi”.

  Demando: Ĉu meditado estas grava?
  Respondo: Jes, ĝi estas grava. Malgraŭ kiom ni deziras esti bonaj, se ni ne povas ŝanĝi la deziron, kiu faras nin agi laŭ nia antaŭa kutimo, la ŝanĝo estos malfacila. Ekzemple iu konscius, ke li estas malpacienca al sia edzino kaj li promesus al si mem: “Ekde nun mi ne plu estos tiel malpacienca.” Sed post horo li krius al sia edzino senkonscie simple pro tio, ke malpacienco jam leviĝis sen lia konscio. Meditado helpas disvolvi konscion kaj energion necesajn por konverti la enradikiĝintajn mensajn kutimojn.

  Demando: Mi aŭdis, ke meditado povas esti danĝera, ĉu vere?
  Respondo: Ni bezonas salon por vivi. Sed se vi manĝus kilogramon da salo, ĝi eble mortigus vin. Vi bezonas aŭton, laborante en la moderna mondo, sed se vi stiras la aŭton ebriiĝinte aŭ ne sekvas la trafikajn regulojn, la aŭto fariĝos danĝera maŝino. Same, meditado estas esenca por niaj mensaj saneco kaj bonfarteco, sed se vi praktikas ĝin en erara maniero, ĝi povus kaŭzi problemojn. Iuj havas malsanojn kiel deprimon, senracian timon aŭ skizofrenion. Ili opinias, ke meditado estas rapida metodo por kuraci iliajn malsanojn, ili ekmeditas kaj iam iliaj malsanoj des pli graviĝas. Se vi suferas de tiaj malsanoj, vi devas serĉi profesian helpon unue kaj ekpraktiki meditadon post via resaniĝo. Iuj agas ekster sia kapablo. Ili praktikas meditadon, sed anstataŭ tion fari iom post iom kaj ŝtupon post ŝtupo, ili meditadas per tro multe da energio dum longa tempo kaj baldaŭ elĉerpiĝas. Sed eble la plej gravaj problemoj en meditadoj estas kaŭzitaj de “Kangurua Meditado”. Iuj homoj iras al instruisto kaj praktikas lian meditan metodon por momento, poste ili legas ion en libro kaj decidas provi alian metodon. Post semajno fama instruisto pri meditado vizitas la urbon, do ili decidas kombini iom el liaj ideoj en sian praktikadon. Post nelonge ili senespere konfuziĝas. Estas eraro salti kiel kanguruo de unu instruisto al alia aŭ de unu medita metodo al alia. Sed se vi havas nenian severan mensan problemon, elektas meditadon, kaj praktikas ĝin prudente, tio estas unu el la plej bonaj aferoj, kiujn vi povas fari por vi mem.

  Demando: Kiom da specoj de meditado ekzistas?
  Respondo: La Budho instruis multajn malsamajn specojn de meditado, el kiuj ĉiu destinas por solvi specialan problemon aŭ disvolvi specialan psikologian staton. Sed du plej komunaj kaj utilaj meditadoj estas Atento al Spirado, “anapana sati” en la Pali-lingvo, kaj Amema Meditado, “meta bhavana” en la Pali-lingvo.

  Demando: Se mi volas praktiki Atenton al Spirado, kiel mi agu?
  Respondo: Vi devas sekvi tiujn facilajn ŝtupojn pri la loko, pozicio, praktiko kaj problemo. Unue trovu taŭgan lokon, eble ĉambron kie estas ne tro brue kaj vi ne facile ĝeniĝas. Due, sidu en komforta pozicio. La bona mainero estas sidi kun viaj kruroj krucitaj, kapkuseno sub viaj sidvangoj, dorso rekta, manoj sur la kruroj kaj okuloj fermitaj. Krome vi ankaŭ povas sidi sur seĝo tenante vian dorson rekta tiom longe kiom vi povas. Poste sekvu la esencan praktikon. Kiam vi sidas kviete kun viaj okuloj fermitaj, koncentru vian atenton sur la movojn de enspirado kaj elspirado. Vi povas tion fari per nombrado de spiroj aŭ enrigardo al la leviĝo kaj malleviĝo de la ventro. Dum via praktikado iuj problemoj kaj malfacilaĵoj eble aperas. Vi eble sentas ĝenan jukon sur la korpo aŭ malkomfortecon en viaj genuoj. Se tio okazas, malstreĉu vian korpon senmove kaj daŭre tenu vian atenton fiksita al la spirado. Vi eble havas multajn senordajn pensojn entrudiĝintajn en vian menson kaj logantajn vian atenton for de la spirado. La nura metodo kontraŭ tiu problemo estas pacience rekoncentri vian atenton al la spirado. Se vi konstante tion faras, la hazardaj pensoj malfortiĝos, via koncentrado pli kaj pli fortiĝos kaj vi havos momenton de profundaj mensa kvieteco kaj interna trankvileco.
  Demando: Kiom longe mi devas mediti?
  Respondo: Estas bone praktiki meditadon 15 minutojn ĉiutage por semajno. Poste plilongigu la tempon je 5 minutoj ĉiusemajne ĝis vi meditas 45 minutojn ĉiufoje. Post semajnoj de regula ĉiutaga meditado vi ekrimarkos, ke vi koncentriĝas plibone.

  Demando: Kio estas Amema Meditado? Kiel oni praktikas ĝin?
  Respondo: Kiam vi kutimiĝas al Atento al Spirado kaj praktikas ĝin regule, vi povas ekpraktiki Ameman Meditadon. Faru tion du- aŭ trifoje ĉiusemajne post kiam vi finas la praktikadon de Atento al Spirado. Unue koncentru vian atenton sur vin mem kaj diru al vi vortojn kiel “Mi estu bonfarta kaj feliĉa. Mi estu paca kaj trankvila. Mi estu protektata kontraŭ danĝeroj. Mia menso estu libera de malamo. Mia koro estu plena de amo. Mi estu bonfarta kaj feliĉa.” Poste pensu pri amata persono, neŭtrala persono, kiun vi nek amas nek malamas, kaj fine malamata persono unu post unu, bondezirante, ke ĉiu el ili fartu tiel bone kiel vi mem.

  Demando: Kio estas la avantaĝo de tia meditado?
  Respondo: Se vi praktikas Ameman Meditadon regule kun ĝusta sinteno, vi rimarkos tre pozitivajn ŝanĝojn okazintajn en vi mem. Vi trovos, ke vi estas pli akceptema kaj indulgema kontraŭ vi mem. Vi trovos, ke pliiĝis viaj amemoj al amataj homoj. Vi trovos, ke vi amikiĝas kun tiuj, pri kiuj vi kutime ne interesiĝis kaj zorgis. Kaj vi trovos, ke malpliiĝis kaj eble malaperis la malamo aŭ malbona deziro kontraŭ iuj homoj. Iam se vi scias, ke iu estas malsana, malfeliĉa aŭ renkontas malfacilaĵojn, vi povas aldoni ilin en vian meditadon kaj ofte vi trovos, ke ilia situacio pliboniĝas.

  Demando: Kiel tio eblas?
  Respondo: Menso ĝuste disvolvita estas tre potenca instrumento. Se ni povas lerni koncentri nian mensan energion kaj projekcii ĝin al aliaj homoj, ĝi donas efikon sur ilin. Eble vi spertis tion. Probable en homoplena ĉambro vi sentas, ke iu rigardas vin, vi vin turnas kaj vere trovas, ke iu rigardas vin. La okazaĵo estas, ke vi perceptas la mensan energion de alia homo. Amema Meditado similas al tio. Se ni aktive aplikas nian mensan energion al aliaj homoj, ĝi iom post iom ŝanĝas ilin.

  Demando: Ĉu estas aliaj meditadoj?
  Respondo: Jes. La lasta kaj eble plej grava meditado nomiĝas vipasano. La vorto signifas “rigardi enen” aŭ “rigardi profunden”. Oni kutime tradukas ĝin Enrigarda Meditado.

  Demando: Klarigu, kio estas Enrigarda Meditado.
  Respondo: Dum la enrigarda meditado oni strebas nur atenti kio okazas al ili sen pensi pri la okazaĵo aŭ reagi kontraŭ la okazaĵo.

  Demando: Kio estas la celo de tio?
  Respondo: Kutime ni reagas kontraŭ nia travivaĵo nur per ŝato aŭ malŝato al ĝi aŭ lasante ĝin kaŭzi pensojn, revojn aŭ memorojn. Ĉiuj tiuj reagoj distordas aŭ malklarigas nian travivaĵon tiel, ke ni malsukcese komprenas ĝin ĝuste. Per disvolvo de senreaga konscio ni komencas vidi, kial ni pensas, parolas kaj kondutas laŭ nia maniero. Kaj kompreneble pli da mem-scio povas havi positivan efekton sur nian vivon. La alia avantaĝo de praktikado de enrigarda meditado estas, ke post nelonge ĝi kreas breĉon inter nia travivaĵo kaj ni mem. Poste anstataŭ aŭtomate kaj senkonscie reagi al ĉiuj tentoj aŭ provokoj, ni trovas, ke ni povas iom retropaŝi kaj lasi nin decidi, ĉu ni devas agi aŭ ne, kaj se ni devas agi, kiel ni agu. Tiel ni komencas havi pli da regpovo en nia vivo, ne pro tio, ke ni jam disvolvas firman volon sed simple pro tio, ke ni vidas pli klare.

  Demando: Do ĉu mi pravas dirante, ke Enrigarda Meditado helpas nin fariĝi individuoj pli bonaj kaj feliĉaj?
  Respondo: Jes. Tio estas komenco, tre grava komenco. Sed meditado havas des pli altan celon ol tion. Kiam maturiĝas nia praktikado kaj profundas nia saĝo, ni ekrimarkas, ke nia vivo estas iom nepersona, ke ĝi fakte okazas sen “mi”, kiu okazigas ĝin kaj eĉ sen “mi”, kiu spertas ĝin. En la komenco la meditanto eble havas ŝancon iom ekvidi tion, sed poste tio fariĝos pli kaj pli evidenta.

  Demando: Tio aŭdiĝas tre timinde.
  Respondo: Jes, ĉu ne? Kaj fakte kiam iuj unue havas tiun ĉi sperton, eble ili estas iom timigitaj. Sed baldaŭ la timo anstataŭiĝis de la profunda konscio, ke ili ne plu estas tiaj, kiaj ili ĉiam sin opiniis. La egoo ekmalfortiĝas iom post iom kaj baldaŭ ĝi tute malaperas kiel la sensoj “Mi” “Min” Kaj “Mia”. Ĝuste je tiu punkto budhanaj vivo kaj vidpunkto vere ekŝanĝiĝas. Nur konsideru, kiom da konfliktoj personeca, socia kaj eĉ internacia originis el egoo, racia aŭ nacia fiero, el la sento miskomprenita, humiligita aŭ timigita kaj el krio “Tio estas la mia!” aŭ “Tio apartenas al ni!” Laŭ budhismo veraj paco kaj feliĉo nur estiĝas kiam ni trovas nian veran naturon. Tio estas la tiel nomata iluminiĝo.

  Demando: Tio estas ideo alloga, sed samtempe ĝi estas tre timiga. Kiel iluminiĝinto funkcias sen senso de memo aŭ posedanteco?
  Respondo: Bone, eble iluminiĝinto demandus nin, “Kiel vi povas funkcii kun senso de memo? Kiel vi povas toleri ĉiujn malplezurojn de viaj aŭ alies timo, ĵaluzo, malĝojo kaj fiero? Ĉu vi ne sentas abomenon al la senĉesa klopodo akumuli pli kaj pli multe por la bezono ĉiam esti pli bona aŭ antaŭ la sekva persono, aŭ al la ĝenanta sento, ke vi eble perdus ĝin? Ŝajnas, ke iluminiĝinto vivas tre bone. Estas neiluminiĝintaj homoj, vi kaj mi, kiuj havas kaj kaŭzas ĉiujn problemojn.

  Demando: Mi komprenas vian vidpunkton. Sed kiom longe vi devas mediti antaŭ ol vi iluminiĝos?
  Respondo: Estas malfacile respondi kaj eble ne gravas la demando. Kial ne ekmediti kaj vidi, kien ĝi kondukas vin? Se vi praktikas ĝin kun sincereco kaj intelekto, vi eble trovos, ke multe pliboniĝas la kvalito de via vivo. Frue aŭ malfrue vi eble deziras esplori meditadon kaj Darmon pli profunde. Poste ĝi eble fariĝos la plej grava afero en via vivo. Ne komencu supozi aŭ maltrankviliĝi pri plialtaj ŝtupoj sur la vojo antaŭ ol komenci la vojaĝon. Faru paŝon ĉiufoje.

  Demando: Ĉu mi bezonas instruiston por lerni meditadon?
  Respondo: Instruisto ne estas absolute necesa, sed vere helpas la persona gvideco de tiu, kiu lertas pri meditado. Malfeliĉe, iuj monaĥoj kaj laikaj homoj sin pretendas kiel instruiston pri meditado dum ili ne scias kion ili faras. Provu trovi instruiston, kiu havas bonan reputacion kaj stabilan personecon, kaj firme persistas en budhaj instruoj.

  Demando: Mi aŭdis, ke meditado estas vaste aplikita hodiaŭ de psikiatroj kaj psikologoj, ĉu vere?
  Respondo: Jes, vere. Nun meditado famas pro tio, ke ĝi havas altan kuracan funkcion al menso kaj ĝi estas aplikita de multaj profesiaj laborantoj pri mensa resanigo por helpi indukti malstreĉiĝon, resanigi fobion kaj estigi memkonscion. La budhaj vidoj en la homa menso helpas tiel multe da homoj hodiaŭ kiel en la antikveco.
  Ni ĝuu rakontojn voĉlegitajn de samideanoj Zhao Jianping. La unua rakonto estas pri monaĥo, kiu ĝuis internan feliĉon de meditado. Do mi esperas, ke vi antaŭscios la avantaĝon de meditado. La sekva rakonto estas pri cervo, kiu preskaŭ falis en vivdanĝeron pro sia avideco. Jen venas la unua rakonto:

  10. LA FELIĈA MONAĤO

  [Ĝojo de Spirita Vivo]

  Iam estis riĉulo de alta kasto. Kiam li maljuniĝis, li konsciis, ke la sufero de maljuniĝo okazas same al la riĉuloj kaj malriĉuloj. Do li rezignis siajn riĉaĵon kaj kaston, iris en arbaron kaj vivis kiel malriĉa monaĥo. Li praktikis meditadon kaj disvolvis sian menson. Li sin liberigis de malbonaj pensoj kaj fariĝis kontenta kaj feliĉa. Liaj trankvileco kaj amikeco iom post iom altiris 500 disĉiplojn.
  Tiam antaŭ longa tempo plejparto da monaĥoj kutime mienis tre serioze, sed estis iu monaĥo, kiu, kvankam digna, ĉiam havis rideton sur la vizaĝo. Kio ajn okazis, li neniam perdis radion de sia interna feliĉo. En la feliĉaj okazoj, li ĉiam ridis plej ĝoje kun malfermita buŝo.
  Ne nur aliaj homoj, sed ankaŭ monaĥoj iam demandis lin, kial li estas tiel feliĉa, ke li ĉiam ridetas. Li ridis kaj respondis: “Eĉ se mi dirus al vi, vi ne kredus min! Kaj se vi opinius, ke mi mensogas, tio estus honto por mia majstro.” La saĝa majstro sciis bone pri la kaŭzo de lia feliĉo kaj faris lin sia unua asistanto.
  Iujare la maljuna majstro kaj liaj 500 disĉiploj iris al la urbo post pluva sezono. La reĝo permesis ilin loĝi en la plezura ĝardeno por pasigi printempon.
  La reĝo estis bona homo, kiu serioze plenumis sian respondecon kiel reganto. Li laŭeble klopodis protekti la popolanojn kontraŭ danĝero kaj pliigi iliajn bonhavon kaj bonfarton. Li ĉiam devis maltrankviliĝi pri la najbaraj reĝoj, el kiuj iuj estis malamikaj kaj minacaj. Li ofte devis pacigi siajn rivalajn ministrojn de la lando.
  Fojfoje liaj edzinoj batalis inter si por gajni lian favoron kaj por akiri profiton por siaj filoj. Fojfoje malkontenta regato eĉ minacis lian vivon. Kompreneble, li devis senĉese zorgi ankaŭ pri la financo de la lando. Do li havis tiel multajn zorgojn, ke li havis neniom da tempo por ĝui feliĉon.
  Proksimiĝis la somero, kaj li informiĝis, ke la monaĥoj pretis reiri al la arbaro. Pensante pri la sanstato kaj bezono de la maljuna majstro, li iris al tiu kaj diris: “Estimata Majstro, nun vi estas tre maljuna kaj malforta. Kia bono estas por vi reiri al la arbaro? Vi povas sendi viajn disĉiplojn reiri tien dum vi restu ĉi tie.”
  La majstro alvenigis sian unuan asistanton kaj diris al li: “Vi estu la ĉefo de la aliaj monaĥoj kiam vi ĉiuj loĝos en la arbaro. Mi estas tro maljuna kaj malforta, do mi restos ĉi tie laŭ la propono de la reĝo.” La 500 monaĥoj reiris al la arbaro dum la maljuna restis.
  La unua asistanto daŭre praktikis meditadon en la arbaro. Li gajnis tiel multe da saĝo kaj paco, ke li fariĝis multe pli feliĉa ol antaŭe. Li sopiris al sia majstro kaj volis dividi sian feliĉon kun li. Do li revenis al la urbo por viziti sian majstron.
  Veninte al sia majstro, li sidiĝis sur tapiŝeto ĉe la piedoj de la maljunulo. Ili ne parolis multe, tamen la unua asistanto konstante ripetadis: “Kia feliĉo! Ho, kia feliĉo!”
  Tiam la reĝo venis viziti ilin. Li esprimis sian respekton al la majstro. Sed la monaĥo el la arbaro senĉese diradis: “Kia feliĉo! Ho, kia feliĉo!” Li eĉ ne haltis por saluti la reĝon por esprimi sian respekton. Tio ĉagrenis la reĝon, kaj li pensis: “Spite al miaj maltrankvilo kaj okupiteco por prizorgi mian landon, mi elspezas tempon por la vizito, sed tiu ĉi monaĥo ne salutis min kaj eĉ ne rekonis min. Kiel humilige!” Li do diris al la maljuna majstro: “Estimata Majstro. Ĉi tiu monaĥo eble stultiĝis pro troa manĝado. Eble tio estas la kaŭzo kial li plenas de feliĉo. Ĉu li ĉiam kuŝas ĉitie maldiligente?”
  La Ĉefmonaĥo respondis: “Ho, Via Reĝa Moŝto. Estu pacienca, kaj mi diru al vi la kaŭzon de lia feliĉo. Ne multaj homoj scias pri tio. Li iam estis reĝo ĝuste tiel riĉa kaj potenca kiel vi, sed li rezignis sian reĝan vivon kaj ordiniĝis kiel monaĥo. Nun li opinias, ke lia antaŭa feliĉo estis ne komparebla kun lia nuna ĝojo!”
  ”Li kutime estis ĉirkaŭata de la armeanoj, kiuj gardis kaj protektis lin. Nun sidante sola en la arbaro kun nenia timo, li ne plu bezonas gardistojn. Li jam rezignis sian ŝarĝon zorgi pri la riĉaĵo bezonanta protekton. Anstataŭe, sen zorgo pri la riĉaĵo kaj sen timo pri perdo de la potenco, li kaj la aliaj estas protektataj de lia saĝo. Li jam gajnis en meditado la internan pacon, tiel ke li ne povas sin deteni de la diro ‘Kia feliĉo! Ho, kia feliĉo!’”
  La reĝo tuj komprenis. La rakonto pri la feliĉa monaĥo pacigis lin. Li restis momenton kaj ricevis instruon de ambaŭ monaĥoj. Tiam li honoris ilin kaj revenis al la palaco.
  Poste la feliĉa monaĥo, kiu iam estis reĝo, esprimis sian estimon al sia majstro kaj reiris al la bela arbaro. La maljuna Ĉefmonaĥo vivis ĝis la fino, forpasis kaj renaskiĝis en alta ĉiela mondo.
  La moralinstruo estas: Feliĉo pli multiĝos al tiu, kiu ne zorgas pri riĉaĵo kaj potenco. 

  Antaŭ la sekva rakonto ni ĝuu budhisman muzikon. La muziko kun la nomo “Enrigardu vian menson” estis komponita de majstro Hongyi.
  14. LA VENTCERVO KAJ MIELA HERBO

  [Avidemo al Bongusto]

  Iam antaŭe, la reĝo de Benareso havis ĝardeniston, kiu prizorgis lian plezuran ĝardenon. Bestoj frekventis la ĝardenon el la proksima arbaro. La ĝardenisto plendis al la reĝo pri tio, kaj la reĝo respondis: “Se vi vidos rarajn bestojn, informu min senprokraste.”
  Iutage, li vidis raran cervon en la malproksima flanko de la ĝardeno. Vidinte la ĝardeniston, ĝi tuj forkuris rapide kiel vento. Jen kial oni nomis tian beston ventcervo. Ĝi apartenis al rara speco, kiu estis tre timema. Ĝi estis facile timigita de homoj.
  La ĝardenisto raportis la reĝon pri la ventcervo, kaj la reĝo demandis, ĉu li povos kapti la raran beston. Li respondis: “Se Via Reĝa Moŝto bonvolus doni al mi iom da mielo, mi eĉ povus konduki ĝin en la palacon!” Do la reĝo ordonis, ke oni donu al li tiom da mielo kiom li volas.
  La speciala ventcervo ŝatis manĝi florojn kaj fruktojn en la plezura ĝardeno de la reĝo. La ĝardenisto iom post iom alproksimiĝis al ĝi, kaj sekve de tio la cervo fariĝis malpli timema al li. Poste, li komencis ŝmiri mielon sur herbojn en la loko, kien la ventcervo kutime venis por manĝi. Do la cervo vere komencis manĝi herbojn ŝmiritajn per mielo. Ĝi baldaŭ formis avidemon al la gusto de la mielaj herboj. La avidemo gvidis ĝin al la ĝardeno ĉiutage. Nelonge poste, ĝi manĝis nur mielajn herbojn.
  La ĝardenisto proksimiĝis al la ventcervo iom post iom. Je la komenco, ĝi tuj forkuris je lia proksimiĝo. Sed poste, ĝi perdis singardemon kontraŭ li kaj ekpensis, ke la viro estas sendanĝera. Kiam la cervo alkutimiĝis al la ĝardenisto, tiu logis ĝin manĝi mielajn herbojn el lia mano. Li daŭre tion faris dum iom da tempo por havigi al ĝi kredon kaj fidecon.
  Samtempe, la ĝardenisto starigis du vicojn da kurtenoj, konstruigis larĝan vojon de la malproksima fino de la plezura ĝardeno al la reĝa palaco. Sur la vojo, la kurtenoj malhelpis la ventcervon vidi la homojn, kiuj timigus ĝin probable.
  Kiam ĉio estis preta, la ĝardenisto prenis sakon da herboj kaj botelon da mielo kun si. Je la apero de la ventcervo, li denove komencis manĝigi ĝin permane. Tiamaniere li iom post iom kondukis la cervon en la kurtene ŝirmitan vojon. Li daŭre logis ĝin per mielaj herboj, ĝis ĝi sekvis lin en la palacon. Apenaŭ la cervo eniris, la gardisto de la palaco fermis la pordojn, kaj ĝi estis malliberigita. Vidinte la homojn en la palaco, ĝi subite teruriĝis, kaj ekkuregis tien kaj reen panike por eskapi.
  La reĝo malsupren iris al la halo kaj vidis la panikan ventcervon. Li diris: “Kia ventcervo! Kiel ĝi povas fali en tian situacion? Dum tutaj sep tagoj ventcervo neniam reiras al la loko, kie ĝi vidis homon. Ordinare, se ventcervo estas timigita en iu loko, ĝi neniam reiros tien dum sia tuta vivo. Sed rigardu! Eĉ la timema sovaĝa besto povas allogiĝi pro sia avidemo al dolĉaĵo, kaj povas esti forlogita en la centron de la urbo kaj eĉ en la palacon.
  “Miaj amikoj, la instruistoj atentigis, ke ni ne tro kroĉiĝu al niaj loĝejoj, ĉar ĉio forpasos. Ili diris, ke kroĉiĝo al amika rondeto limigas nian pli vastan perspektivon. Jen kiel danĝera estas simpla avidemo al dolĉa gusto aŭ aliaj! Jen kiel bela kaj timema besto estas kaptita de mia ĝardenisto pro la avido al bongusteco.”
  Por ne damaĝi la mildan ventcervon, la reĝo ellasis ĝin en la arbaron. Ĝi neniam revenis al la reĝa plezura ĝardeno, nek sopiris al la gusto de miela herbo plu.
  La moralinstruo estas: Estas pli bone manĝi por vivi, ol vivi por manĝi.

———————————–

  Nun venas la fino de nia elsendo. En la programero pri budhisma scio de la sekva elsendo ni lernos ĉapitron pri saĝo kaj kompatemo. Ĝis la sekva dimanĉo, karaj amikoj.

 

2个评论

  1. En la komenco de la elsendaĵo, mi aŭdis “respondeco”, kiam estis skribita “respondos”. Poste mi legis “elcerpiĝas”, kiam devus esti “elĉerpiĝas”. “cerp” ne estas tradukebla radiko, ĉu ? Ĉu vi povas reĝustigi al bonaj legado kaj skribado?
    Mi dankos vin por tio.
    Ĝis la posta elsendaĵo, kiun mi senpacience atendas, kun akompano de meditado, kompreneble !
    Mi salutas vin, kara samideano !
    Petro

    • Dankon por via atentigo, kara amiko.
      Mia voĉlego “respondecos” estas eraro de “respondos”, kaj mi faros korekton.
      Vorto “elcerpiĝos” estas mistajpo de “elĉerpiĝos”. Mi jam faris korektadon en la tekto kaj aŭdaĵo.

发表评论

电子邮件地址不会被公开。 必填项已用*标注