Retradio: 2013-03-10

  Elsendlisto:
  Aktualaĵo: Ekspozicio de hindiaj pentraĵoj okazas en Monaĥejo Tiefosi
                              Internacia kunsido pri budhismo okazos en Monaĥejo Tiefosi en sekva semajfino
  Budhisma scio: Ĉapitro 7. Saĝo kaj Kompato
  Budhismaj rakonto: Du malsaĝaj infanoj
  Budhisma muziko: Mantro de Bodisatvo Avalikiteŝvaro
  Leterkesto: Iom pri meditado de budhanoj en Ĉinio
  Budhisma rakonto: Reĝido kun bona plano

  ———————————————-

  Saluton, Karaj samideanoj!
  Hodiaŭ estas la deka elsendo de Retradio BRE, kaj mi tre ĝojas, ke ni havas bonŝancon por nia interreta renkontiĝo. Ĉifoje ni aŭskultos aktualaĵon, lernos budhisman scion, ĝuos budhismajn rakontojn kaj muzikon. Ni ankaŭ aldonos programeron “leterkesto” en kiu ni interkomunikos pri meditadoj de ĉinaj budhanoj.


  Nun ni aŭskultu aktualaĵon.
  Dum sia restado en Monaĥejo Tiefosi, Barata samideano Adinarajana okazigas ekspozicion de budhismaj pentraĵoj, kiujn faris li kaj liaj lernantoj. Tio vekis intereson ne nur de budhanoj, sed ankaŭ de lokaj artistoj, multaj el kiuj speciale faris interkomunikadon pri kaligrafiadon kaj pentradon, kaj reciprokis kun li kaligrafiaĵojn kaj pentraĵojn kiujn ili faris dum la interkomunikado. Dum la aktivado multaj homoj petis informon pri Esperanto, kiun ni uzis por komunikado.
  En la sekva semajno oni invitos lin viziti lokajn pejzaĝojn kaj okazigi ekspozicion de pentraĵoj en Gubernia Profesio-Eduka Centro.
  En la sekva semajfino, ni okazigos la unuan internacian konsidon pri budhismo en Monaĥejo Tiefosi laŭ iniciato de Xi’an-a Esperanto-asocio.
  
  Ĉifoje ni lernos la sepan ĉapitron de esperanta traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. La temo de la ĉapitro estas “Saĝo kaj Kompatemo”.

 ———————————————-
  7. Saĝo kaj Kompatemo

  Demando: Mi ofte aŭdis, ke budhanoj parolas pri saĝo kaj kompatemo. Kion signifas tiuj du terminoj?
  Respondo: Iuj religioj kredas, ke kompatemo aŭ la tre simila amo estas la plej grava spirita kvalito, sed ili malsukcesis atenti pri saĝo. La rezulto estas, ke en la fino ili fariĝos bonkoraj malsaĝuloj, kiuj estas personoj tre bonkoraj, sed kun malgranda aŭ eĉ nenia komprenemo. Aliaj pensemaj sistemoj kiel scienco kredas, ke saĝo povas plejgrande disvolviĝi kiam foriĝas ĉiuj emocioj, inkluzive de kompatemo. La rezulto estas, ke sciencistoj inklinas atenti nur pri la rezultoj, sed forgesas, ke la celo de scienco estas servi al homoj anstataŭ administri kaj regi ilin. Alie, kiel sciencistoj povus elspezi siajn spertojn por disvolvi nuklean bombon, biologian militon kaj aliajn similaĵojn? Budhismo instruas, ke oni devas disvolvi ambaŭ saĝon kaj kompatemon por esti indivduo vere ekvilibra kaj perfekta.
  Demando: Do kio estas saĝo laŭ Budhismo?
  Respondo: La plej alta saĝo estas la vido, ke ĉiuj fenomenoj en la realeco estas efemeraj, nek perfektaj nek individuaj. Tiu kompreno estas tute liberiga kaj kondukas nin al sekurega kaj feliĉega stato, kiu nomiĝas Nirvano. Sed la Budho ne multe parolis pri tiu ĉi nivelo de saĝo. Se ni simple kredas, kion oni instruas al ni, tio ne estas saĝo. Vera saĝo estas rekta vido kaj kompreno de ni mem. Sur tiu ĉi nivelo, la saĝo estas teni la menson malfermita anstataŭ fermita; aŭskulti vidpunktojn de aliaj homoj anstataŭ esti obstina; atenteme esplori la faktojn kontraŭajn al niaj kredoj anstataŭ kaŝi niajn kapojn en sablon; esti objektiva anstataŭ esti subjektiva; elspezi tempon por formi niajn opiniojn kaj kredojn anstataŭ nur akcepti la unuan aŭ plej emociajn aferojn donitajn al ni, kaj esti ĉiam preta ŝanĝi niajn kredojn se kontraŭaj faktoj aperas antaŭ ni. Tiu, kiu faras tion, certe estas saĝa kaj atingas la veran komprenon. Facilas la metodo nur kredi tion, kion oni diris al vi. La budhana vojo bezonas kuraĝon, paciencon, flekseblecon kaj inteligentecon.
  Demando: Mi opinias, ke malmultaj homoj povas tion fari. Do kio estas la vidpunkto de Budhismo se nur malmultaj homoj povas praktiki ĝin?
  Respondo: Estas vero, ke ne ĉiuj homoj estas jam pretaj por la veroj de Budhismo. Sed se iuj ne havas kapablon por kompreni budhajn instruojn nun, ili eble estos sufiĉe maturaj en siaj sekvaj vivoj. Krome, estas multaj homoj, kiuj povas pliigi sian komprenon per ĝustaj vortoj kaj kuraĝigoj. Ĝuste pro tio budhanoj afable kaj kviete strebas dividi la vidpunktojn de Budhismo kun aliaj. La Budho instruis nin kompateme kaj ni devas instrui la aliulojn ankaŭ kompateme.

  Demando: Kio estas kompatemo laŭ Budhismo?
  Respondo: Kiel saĝo kovras la intelektan kaj komprenan flankon de nia naturo, kompatemo kovras la emocian aŭ sentan flankon de nia naturo. Kiel saĝo, kompatemo estas unika homa kvalito. Kiam ni vidas iun dolora, ni sentas lian doloron kiel la nian kaj strebas por mildigi kaj forigi ĝin. Tio estas kompatemo. Do ĉiuj plej bonaj kondutoj en homaro, ĉiuj budhecaj kvalitoj kiel divido, kompatemo, korfavoro, atentemo, prizorgemo kaj preteco doni komforton estas manifestoj de kompatemo. Vi ankaŭ rimarkos, ke la prizorgo kaj amo de kompatemulo al la aliaj venas el prizorgo kaj amo al li mem. Ni povas vere kompreni la aliajn kiam ni vere komprenas nin mem. Ni scios bone, kio estas la plej bona por la aliaj, kiam ni scias, kio estas la plej bona por ni mem. Ni povas kompati la aliajn kiam ni kompatas nin mem. Do en Budhismo nia propra spirita disvolviĝo disvastiĝas tre nature en prizorgon al aliaj vivestaĵoj. La budha vivo ilustras tiun principon tre bone. Li pasigis ses jarojn strebante por sin profitigi kaj poste li kapablis profitigi la tutan homaron.

  Demando: Do vi diras, ke ni kapablas helpi aliajn homojn plej bone post kiam ni helpas nin mem. Ĉu tio ne estas iom egoisma?
  Respondo: Ni kutime opinias, ke altruismo prizorgas aliajn antaŭ ol sin mem, sed kontraŭe, ke egoismo prizorgas sin mem antaŭ ol la aliajn. Budhismo prenas la miksaĵon de la ambaŭ anstataŭ nur unu el ili. La vera memprizorgo iom post iom maturiĝas en prizorgon al aliaj kiam ni vidas, ke la aliaj vere estas samaj kiel ni mem. Tio estas vera kompatemo. Kompatemo estas la plej bela juvelo en la krono de budha instruo.

 ———————————————-

  En la programero de rakontoj estos du rakontoj. Ni aŭskultu rakonton Du malsaĝaj infanoj unue, kaj poste, anstaŭ la alia rakonto ni aŭskultos programerojn “leterkesto” kaj “budhisma muziko”.

 ———————————————-

  43.  DU MALSAĜAJ INFANOJ

  [Malsaĝo]

  Iam estis ĉarpentisto maljuna kaj kalva. En la sunaj tagoj lia senhara kapo tiel brilis, ke oni devis permane ŝirmi siajn okulojn kontraŭ brilo kiam ili babilis kun li.
  Iun sunan tagon, malsata moskito absorbiĝis de lia kapo brile kalva. Ĝi falis sur ĝin kaj ekpikis ĝin.
  La ĉarpentisto estis okupita rabotante lignopecon. Kiam li trovis la moskiton pikanta lin, li klopodis forpeli ĝin. Sed la malsata moskito rifuzis forlasi la plaĉan manĝaĵon. Do li venigis sian filon kaj ordonis al li forigi la obstinan insekton.
  Malsame kiel la patro kun brila kapo, la filo ne estis tiel brila en saĝo, sed tamen, li estis laborema kaj obeema. Li diris: “Ne maltrankviliĝu, Paĉjo. Estu pacienca. Mi batmortigos la insekton!”
  Li prenis tre akran hakilon, atente celis la moskiton, Senpense faligis la hakilon kaj dispartigis la insekton! Malfeliĉe, tranĉinte la moskiton, la hakilo ankaŭ dispartigis la brile kalvan kapon de la maljuna ĉarpentisto.
  Tiumomente la reĝa konsilanto ĝuste preterpasis tie kun siaj sekvantoj. Kiam ili vidis la okazaĵon, ili surpriziĝis de la malsaĝa afero!
  La reĝa konsilanto diris: “Ne surpriziĝu pri tia malsaĝo. Tio rememorigis min pri simila afero okazinta hieraŭ.”
  ”En vilaĝo ne malproksima de ĉi tie, virino deŝeligis rizgrajnojn per pistilo. Kiam ŝi laboris ŝvitante, svarmo da muŝoj zumis ĉirkaŭ ŝia kapo. Ŝi klopodis forpeli ilin, sed la soifaj muŝoj ne volis cedi.
  ”Do ŝi venigis sian filinon kaj petis ŝin forpeli la naŭzajn insektojn. Kvankam malsaĝa, la filino ĉiam volis laŭeble plezurigi la patrinon.
  ”Ŝi stariĝis de sia propra pistujo, levis la pistilon kaj zorgeme celis la muŝon plej grandan kaj obstinan. Ŝi batis la muŝon senskrupule! Sed kompreneble, tio mortigis la muŝon, kaj ankaŭ ruinigis la vivon de la patrino.”
  ”Vi ĉiuj scias la onidiron,” la konsilanto diris, kaj finis sian rakonton per jenaj vortoj, “oni preferas saĝajn malamikojn ol malsaĝaj amikoj.”
  La moralinstruo estas: Malsaĝa amiko estas pli danĝera ol malamiko.

  ———————————————-

  Venas nia nova programero “Leterkesto”. La programero funkcias por komunikado inter aŭskultantoj kaj okazigantoj de la reta radio pri diversaj temoj. Do ĉiuj viaj demandoj, opinioj kaj proponoj estas bonvenaj. Se vi havas ion por diri al ni, bonvolu sendi la mesaĝon al mia retadreso: miaohui@budhano.cn Ni respondos laŭeble plej rapide per retmesaĝo, forumo aŭ elsendo. Ĉifoje ni respondos demandon starigitan de samideano Olivier. Ni dankas brazilan samideanon Leandro, kiu afable voĉlegis la respondon dum li gastis ĉe ni en Monaĥejo Tiefosi.

 ———————————————-
  Iom pri meditado de laikaj budhanoj en Ĉinio
  Samideano Olivier sendis mesaĝon al mi per Blogo de Ipernity:
  ”Saluton kara Miaohui,
  Mi aŭskultis ĉi nokte vian interesan elsendon dediĉitan precipe pri metidado.
  Ĝi donas al mi multe da respondoj al miaj demandoj…eĉ se dediĉi 45mn tage je meditado estas malfacila afero en nia moderna vivo en kiu oni ne sukcesas trovi sufiĉe da tempo por fari ĉion kion oni dezirus fari.
  Mi legis en gazeto la intervjuon de franca fakulo pri budhismo kiu diris ke en aziaj landoj, en la tradiciaj teritorioj de budhismo, la laikuloj ne meditas plu, estas nur la religiuloj kiuj faras tion nun. Ĉu vi konfirmas tiun aserton?
  Gratulon pro via laboro kiu “miksas” budhismon kaj esperanton
  Tute amike,
  Olivier”

  Laŭ mi, oni ne povas respondi la demandon de samideano Olivier simple per “jes” aŭ “ne”.
  Estas vero, ke en nia lando eble malmulte da laikaj budhanoj kaj eĉ monaĥoj scias bone, kio estas meditadoj “Atento al spirado”, “Amema meditado” kaj “Enrigarda meditado”. En nia regiono, kie oni praktikas ĉefe mahajanan budhismon, la praktikantoj de tradiciaj meditadoj ne estas multaj laŭ mia scio. Kaj eĉ mi mem ne praktikis ĉiujn supre diritajn metodojn kiam mi estis laika budhano. Iam mi praktikis “Atenton al spirado” antaŭ ol mi eklernis budhismon. Eble estas interese al vi, ke mi tion faris nur kiel praktikon de “Qigong” arto.
  Post la eklernado de budhismo, mi trovis, ke estas multe da metodoj por min kulturi, do mi ekpraktikis la metodojn plej plaĉajn kaj konvenajn al mi. Mi kombinis la praktikan metodon kun miaj vivo kaj laboro.
  Dum memlernado de fremdaj lingvoj mi ekŝatis voĉlegadon, do en mia libera tempo, voĉlegado de sutroj estas mia praktika metodo. Mi loĝis en norda parto de Ĉinio, kie oni pasigas tri monatan vintron tute senfare pro malvarmego. En ĉiu vintro mi elspezis pli ol duontagon ĉiutage recitante sutrojn en sida pozo, kaj poste mi recitis mallongajn mantrojn dum miaj piedirado kaj farado de aliaj aferoj. En printempo mi eklaboris, kaj ne plu havis sufiĉan tempon por reciti longajn sutrojn. Mi do ĉefe recitis mallongan mantron foje kaj refoje en mia menso senĉese dum la laborado. Anstataŭ malhelpi mian ordinaran laboron, la praktikado donis al mi sperton, ke kvankam mi ne laboris malpli multe ol la aliaj, tamen mi ne suferis tiel grandan lacecon kiel miaj kunlaborantaj amikoj.
  Foje okazis io, kion mi memoras klare ĝis nun.
  Mi laboris en privata brikfabrikejo kiel fizika laboranto. La laboro estis tre peza kaj ni devis labori 13 horojn ĉiutage. Iutage mi malsaniĝis, petis forpermeson kaj ripozis hejme unu tagon. Sed en la sekva tago la estro petis iun diri al mi, ke mi devas reveni al la laboro tiutage ĉu mi tute resaniĝis aŭ ne. Mi revenis al la laboro kun malforta korpo kaj trovis surprizite, ke dum mia ripozo, neniu faris mian laboron. Do tiutage mi devis fari duoblan laboron! Tio maltrankviligis kaj malĝojigis min. Tamen mi povis fari nenion ol eklabori malfacile, kvankam mi trovis, ke mia laborilo estas despli peza ol antaŭe. Post nelonge mi konsciis, ke miaj plendo kaj malĝojo ne helpos min, kaj mi preferu reciti mantron en mia menso dum laboro. Mi vere tiel ekagis. Mia laboro estis mekanika, kaj mi tute ne bezonis pripensi, kiel fosi, levi kaj meti la teron en la maŝinon per mia ŝovelilo. Recitante mantron de Bodisatvo Avalokiteŝvaro, mi iom post iom forgesis la penecon kaj lacecon de mia laboro. Mi nur sentis, ke mi kliniĝas kaj leviĝas aŭtomate por movi la teron en la maŝinon kiu estis super mia kapo, la ŝovelilo flugadis supren kaj malsupren malpeze kaj rapidege, kaj ŝvito fluadis el mia tuta korpo iom jukigante min, sed mi tute ne perceptis, ke mi uzas la forton kaj la laboro lacigas min. Post nelonge mi trovis surprizite, ke mi jam finis la tutan laboron postlasitan en la antaŭa tago! Mi rigardis la horloĝon kaj trovis, ke nur pasis malpli ol unu horo.
  Alia sperto de mantro-recitado ankaŭ profunde gravuriĝis en mia memoro.
  Foje, dum mi riparis maŝinon sole sen onia scio, iu subite funkciigis la maŝinon kaj mia mano estis kaptita de la maŝino ĝis mia brako estis tirita en la aparato. Mi ne povis min savi el la akcidento, kaj neniu aŭdis mian krion por peti helpon ĉar mi estis en la alia fino de la longa kaj bruanta aparato. Mi povis fari nenion ol atendi alies helpon. Rigardante mian elverŝantan sangon, mi koncentris mian menson al recitado de mantro. Mi sciis bone, ke se oni ne savus min akurate, mi perdus la vivon pro ĉerpiĝo de sango. Tamen mi tute ne timis pri tio. Kiel budhano mi havis bonan sperton por pruvi la pravecon de Budhismo, firman kredon pri la pura lando de Amitabo kaj fortan deziron por renaskiĝi en la budha lando. Laŭ mi, mia eventuala morto signifus bonŝancon por realigi mian finan deziron. Dum la atendado kun mia menso trankvila kaj korpo malstreĉa, mi sentis nek malkomfortecon nek timon ĝis oni trovis la malordon de la maŝino kaj savis min. Feliĉe, kvankam mi grave vundiĝis kelkloke je miaj brako kaj mano, tamen miaj ostoj estas bonordaj sendamaĝe. 
  Tio estis sperto de la meditado antaŭ mia monaĥiĝo.
  En Ĉinio furoras tri tradicioj, kiuj estas Teravada Budhismo, Hana budhismo kaj Tibeta budhismo. En ĉiu tradicio estas diversaj skoloj, kiuj havas siajn proprajn metodojn de meditado. Praktikantoj de Terevada Budhismo kutime praktikas meditadojn de “Atento al spirado”, “Amema meditado” kaj “Enrigarda meditado”. Tiu tradicio furoras en suda regiono de nia lando, kaj ĝi disvastiĝas ankaŭ en aliajn partojn.
  Plej grandaj skoloj de Hana Budhismo estas Purlanda Budhismo kaj Zena Budhismo. Praktikantoj de Purlanda Budhismo elspezas multe da tempo ĉiutage por Reciti sutrojn pri la pura lando kaj nomo de Budho Amitabho en libera tempo, kaj kiam ili okupiĝas en siaj vivo kaj laboro, ili ĉefe recitas budhan nomon en sia menso.
  Pratikanto de Zena Budhismo kutime praktikas meditadon kun sida pozo, koncentrante sian menson al la scivolo “Kio mi estis antaŭ mia naskiĝo?”, “Kiu recitis budhan nomon?” kaj aliaj. Sed en siaj vivo kaj laboro ili kutime tenas sian ateton al tio, kion ili faras.
  Tibeta budhismo ankaŭ havas multajn skolojn, el kiuj ĉiu havas siajn specialajn metodojn por sin kulturi. Dum la meditado ili tenas sian atenton al siaj gesto, recitado de mantro kaj penso, ke ili estu similaj al tiuj de aparta budho aŭ bodisatvo. Kaj en okupita tempo ili ĉefe tenas sian atenton al recitado de mantroj.
  De tio vi scias, ke anstataŭ ne plu praktiki meditadon, praktikantoj de diversaj skoloj de budhismo praktikas en siaj propraj metodoj, kiuj konvenas al siaj preferoj, vivoj kaj laboroj.
  En multaj aziaj landoj furoras Mahajana budhismo, el kiu multaj metodoj estas praktikataj de budhanoj.

 ———————————————-

  Finiĝis nia respondo, kaj poste ni parolos pri multe metodoj de meditado. En la respondo mi menciis la mantron de Bodisatvo Avalokiteŝvaro. Nun mi instruos vin reciti la mantron. La mantro estas tre simpla kaj nur havas ses silabojn “Om ma ni bej mej hum” laŭ esperanta prononco, do oni ankaŭ nomas ĝin Ses-silaba mantro. Pri la bono reciti la mantron mi parolos poste. Se vi volas, bonvolu reciti ĝin unukore kiam vi estas libera kaj mense dum via aktivado. Krome vi ankaŭ povas aŭskulti muzikon de la mantro aŭ ĉanti kun aŭ sen la muziko laŭ via plaĉo. Nun bonvolu reciti la mantron kune kun mi antaŭ ol ni ĝuos la muzikon.
  Tio nur estas parto de la muziko “Ses-silaba Mantro”. La tutan muzikon vi povas elŝuti libere en tiu ĉi elsendo se ĝi plaĉas al vi. Nun venas la lasta enhavo de nia elsendo. Ni aŭskultu rakonton “Reĝido kun bona plano”, per kiu ni scios la gravecon de saĝo. Bonan aŭdeblecon al vi!

 ———————————————-

 

 

  48. REĜIDO KUN BONA PLANO

  [Potenco de Superstiĉo]

  Iam Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. La iluminiĝinto naskiĝis kiel reĝido, lia filo. La reĝido estis tre inteligenta, kaj finis sian tutan lernadon je la aĝo de dek ses jaroj, do laŭ la aranĝo de la reĝo li fariĝis vicreganto en sia juna aĝo.
  Tiam la plejparto de homoj en Benareso adoris diojn. Ili estis tre superstiĉaj. Ili pensis, ke ĉion kaŭzas la dioj, anstataŭ la rezultoj de iliaj propraj kondutoj. Ili preferis preĝi al tiuj dioj kaj petis specialan favoraĵon. Ili kutime petis de la dioj feliĉan geedziĝon, infanonaskiĝon, riĉaĵon aŭ famon.
  Ili kutime faris promeson al la dioj, ke ili donos rekompencon se iliaj deziroj realiĝos. Krom floroj kaj parfumoj, ili imagis, ke dioj ŝatas bestoferaĵojn. Kiam ili opiniis, ke la dioj jam helpis ilin, ili mortigis multe da bestoj, kiaj kaproj, ŝafoj, kokidoj, porkoj kaj aliaj.
  La reĝido vidis tion kaj pensis: “Ankaŭ tiuj senhelpaj bestoj estas regnanoj de la reĝo, do mi devas protekti ilin. Oni faras malbonajn kondutojn pro siaj senscieco kaj superstiĉo. Tio ne estas vera religio, ĉar vera religio protektas vivon kontraŭ mortigado kaj donas mensan pacon anstataŭ kruelecon.
  ”Mi timas, ke tiuj homoj ne rezignos sian superstiĉon pro la tro forta kredo. Tio estas doloriga, sed eble iliaj kredoj almenaŭ estas utilaj. Mi fariĝos reĝo iutage, kaj mi devas ekfari planon, por ke ilia superstiĉo helpu ilin. Se ili devas fari oferon, ili mortigu siajn proprajn avidon kaj malamon, anstataŭ senhelpajn bestojn! Tio profitigos la tutan regnon.”
  Do la saĝa reĝido faris eksterordinaran planon longtempan. Per granda ĉaro li tre ofte iris al populara Banjano ekster la urbo. Ĝi estis granda arbo, kie oni kutime preĝis kaj faris oferon al la dio, kiu vivis tie laŭ ilia imago. La reĝido paŝis el la ĉaro kaj faris saman oferon kiel la aliaj per incenso, floroj, parfumoj kaj akvo sed sen bestoferaĵo.
  Tio kaŭzis grandan sensacion kaj vaste disvastigis la informon pri liaj oferoj. Post nelonge ĉiuj opiniis, ke li estas vera kredanto je la granda dio de Banjano.
  Poste la Reĝo Brahmadato forpasis kaj la reĝido fariĝis reĝo. La nova reĝo regis juste kaj profitigis la popolon. Ĉiuj liaj regnanoj fidis kaj respektis lin kiel justan kaj honoran reĝon.
  Iutage, li pensis, ke estas taŭga tempo por plenumi lian planon. Li venigis ĉiujn estrojn de regnanoj en Benareso al la reĝa kunvenejo kaj demandis: “Eminentaj ministroj kaj lojalaj regnanoj, ĉu vi scias, kiel mi certigis min, ke mi fariĝos la reĝo?” Neniu povis respondi.
  Li demandis: “Ĉu vi memoras, ke mi ofte donis oferaĵojn eksterordinare abundajn al la granda dio de Banjano?” “Jes, Via Reĝa Moŝto,” ili respondis.
  La reĝo daŭrigis: “Tiam ĉiufoje mi promesis al la potenca dio de la arbo. Mi preĝis, ‘Majesta dio, se vi faros min reĝo de Benareso, mi donos specialan oferon, multe pli grandan ol florojn kaj parfumojn.’ ”
  ”Ĉar mi jam fariĝis reĝo, vi ĉiuj povas vidi per viaj propraj okuloj, ke dio jam realigis mian deziron. Do nun mi devas plenumi mian promeson kaj faros la specialan oferon.”
  Ĉiuj en la kunvenejo konsentis. Ili diris: “Ni devas prepari la oferaĵon senprokraste. Kiajn bestojn vi volas mortigi?”
  La reĝo diris: “Miaj karaj regnanoj, mi ĝojas, ke vi estas tiel kunlaboremaj. Mi promesis al la granda dio de Banjano, ke mi oferos ĉiun, kiu ne praktikas la kvin trejnajn ŝtupojn. Tiuj estas personoj, kiuj mortigas vivon, priŝtelas aliajn, faras malĉastaĵon, diras mensogon kaj trinkas alkoholaĵon. Mi promesis, ke mi oferos iliajn internaĵon, karnon kaj sangon sur la altaro de la granda dio se ili faros iun el la supraj malbonaj kondutoj!”
  Estante tiel superstiĉaj, ĉiuj en la halo konsentis, ke tio estas vere farenda, alie, la dio punos la reĝon kaj regnon.
  La reĝo pensis: “Ah, kiel superstiĉaj tiuj homoj estas, ke ili eĉ perdis la ordinaran konsciencon! Ili ne povas vidi, ke la unua trejna ŝtupo estas ne mortigi, kaj ke mi estusla sekvanta oferaĵo sur la altaro se mi oferos iun el miaj regnanoj. Pro ilia potenca superstiĉo mi povas fari tian promeson, kiun mi neniam povos plenumi.”
  Fidante la potencon de la superstiĉo, la reĝo ordonis la ĉefajn regnanojn: “Iru tra la tuta regno kaj anoncu la promeson, kiun mi faris al la dio. Poste proklamu, ke la unua milo da krimuloj kontraŭ iu ajn el la trejnaj ŝtupoj havos la honoroj esti oferitaj por plenumi la reĝan promeson.”
  Ekde tiam la regnanoj de Benareso famiĝis pro la zorgema praktikado de la kvin trejnaj ŝtupoj, kaj neniun oferis la bona reĝo, kiu tiel bone konas siajn regnanojn.
  La moralinstruo estas: Oferu vian propran miskonduton, sed neniun senhelpan beston.
   ———————————————-
  
  Nun finiĝis hodiaŭ elsendo, kaj mi esperas, ke ni renkontiĝos en la sekva dimanĉo. Ĝis la refoja kontaktiĝo, karaj amikoj!

发表评论

电子邮件地址不会被公开。 必填项已用*标注