98. Mesaĝo Sendita de Testudo

Dum la kvina jardeko de la deknaŭa jarcento okazis tumulto en Taiwan (Tajŭan). La imperiestro ordonis Xu Shuren (Ŝju Ŝuĵen) gvidi armeon por kvietigi la tumulton. Tang Yi’an (Tan Ji’an) estis sendita kune kun li. Tang maltrankviliĝis pri sia frato, kiu gvidis armeon en Xiamen (Ŝjamen) sur la ĉeflando, trans Taiwan-markolo. Sed la komunikado estis tre malfacila, precipe dum la milita periodo, do estis preskaŭ neeble komuniki per leteroj.
Iutage, kvar fiŝistoj alportis grandan testudon por vendi. Ĝi estis tre granda kaj la prezo estis sufiĉe alta. La subuloj de Tang volis aĉeti ĝin, sed ne kapablis pagi tiom, kiom postulis la fiŝistoj.
La fiŝistoj petis sinjorinon Tang aĉeti, sed ŝi opiniis, ke la prezo estas tro alta. Apenaŭ la fiŝistoj pretis forporti la testudon, sinjorino Tang rimarkis, ke ĝi rigardas ŝin kun malĝoja esprimo. Ĝi eĉ larmis. Ŝi sentis bedaŭron por ĝi, kaj tuj aĉetis ĝin malgraŭ la alta prezo. Ŝi informis sian edzon pri tio kaj li decidis liberigi ĝin en la maron en la sekva tago.
La testudo estis tiel granda, ke necesis kvar viroj por porti ĝin, sed kiam Tang hazarde movis ĝin en la sekva mateno, li trovis, ke ĝi estas tiel malpeza, ke li povas porti ĝin per si mem.
“Ĝi estas neordinara testudo,” li pensis. Li mense diris al la testudo: “Mi kredas, ke vi estas supernatura testudo. Ĉu vi estas tia aŭ ne, mi liberigos vin en la maron hodiaŭ, en la oka de la naǔa monato. Mi dankas vin, se vi havas magian povon kaj povas fari mian fraton gvidantan armeon en Xiamen skribi leteron al mi. Ĉu vi komprenas?”
Dirinte, li liberigis la testudon. Ĝi aspektis feliĉa en la akvo! Ĝi sin amuzis laŭplaĉe en la ondoj. Antaŭ ol fornaĝi, ĝi retrorigardis kaj kapklinis al Tang trifoje, kvazaǔ dirante adiaŭon.
Monaton poste, Tang Yi’an ricevis leteron de sia frato, kiu skribis, ke ĉio estas bona ĉe li. La letero datiĝis ĝuste en la oka de la naǔa monato.
Ĉu tio estis koincido aŭ tio, ke la testudo komprenis la vortojn de Tang kaj portis la mesaĝon al lia frato? Eble tio estis danko de la testudo.
Ambaŭ fratoj Tang faris grandan kontribuon al sia lando en la malfacila tempo, kaj ili spertis multe da bataloj kaj havis multe da milita gloro. Poste, ili retiriĝis kaj vivis kviete en sia resta tempo. Ili ofte rakontis sian historion al la najbaroj, por atentigi ilin, ke ankaŭ bestoj amas sian vivon kaj per helpo al la bestoj iam oni povos helpi sin mem.

1 评论

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注