99. Senrankoriĝo per Budhismo

“Strange!” demandis Yin Anren (Jin Anĵen) al siaj familianoj, “Kiu mortigis nian azenon?”
“Kio?”
“Iu mortigis nian azenon kaj postlasis la felon en la korto.”
Ili eliris por esplori.
“Ŝajnas, ke iu manĝis la viandon kaj postlasis la felon.” Ili koleriĝis. Ĝi ja estis tre bona azeno.
Unu aŭ du jarojn poste, iu renkontis Yin sur la strato kaj diris al li: “Venos via fino. Lakeoj de la anima mondo venos al vi morgaŭ.” Dirinte, li malaperis en la aeron.
Yin tuj estis trafita de timego. Li konis kelkajn monaĥojn en Cimen-monaĥejo, li do iris rekte en la monaĥejon kaj sidiĝis en la ĉefhalo. Anstataŭ reveni hejmen, li pasigis la tutan nokton senĉese kultante, kaj recitante sutrojn kaj nomon de Amitabo.
Vere, en la sekva mateno li vidis dekojn da demonoj, kiuj venis kun lancoj, spadoj kaj halebardoj por kapti lin. Ili staris ekster la monaĥejo kaj kriis: “Tuj elvenu!” Yin Anren ne zorgis pri ili, sed senĉese recitis sutrojn.
Iu el la demonoj plendis: “Mi jam diris al vi, ke ni devus kapti lin hieraŭ. Nun li recitas sutrojn tie, kaj ni kapablas fari nenion kontraŭ li.” Kiam Yin Anren aŭdis tion, liaj haroj stariĝis. Li sin okupis pri la recitado tutkore. La demonoj interkonsiliĝis. Poste, ili foriris por kapti aliajn animojn, lasante unu demonon ĉe la pordo por kapti Yin Anren tuj post lia eliro.
Post nelonge, la gardanta demono diris: “Jen! Kial vi ne elvenu pace sen kontraŭstaro? Tio estus bona al ni ambaŭ. Ni persone havas nenian malamon kontraŭ vi. Ni nur plenumas nian taskon.”
“Jen la problemo: la azeno mortigita de vi akuzis vin, do ni devas kapti vin por la prijuĝado. Pardonu, homo, tio ja estas nia devo.”
“Demandu miajn familianojn!” Yin Anren respondis: “La kompatindan azenon mortigis ne mi! Aliulo faris tion kaj postlasis la felon en mia korto. Mi estas senkulpa!”
“Raportu tion al la juĝisto.”
“Do, ni tiel agu. Mi ĉantu sutrojn kaj okazigu budhismajn ceremoniojn por favori al mia estinta azeno. Se mi mortus, mi ne povus tion plenumi. Ĉu vi bonvolas iri kaj peti la azenon por tio?”
“Bone. Mi iros vidi, kion mi povas fari. Se la azeno ne konsentos, ni denove revenos morgaŭ por kapti vin. Estos malbone por vi kaŝi vin ĉi tie. Tamen, se ni ne venos morgaŭ, tio signifas, ke ĝi jam konsentis.” Dirinte, la demono malaperis kiel fulmo.
En la sekva tago Yin Anren estis tre maltrankvila kvazaŭ sidante sur pingloj, sed la demonoj ne plu vidiĝis. Li recitis sutrojn kaj okazigis ceremoniojn por liberigi la azenon el sufero.
Estis plej bone, ke Yin Anren havis gravan lecionon. Li komprenis, ke ĉiuj vivestaĵoj amas sian vivon. Ekde tiam, li kaj lia tuta familio ne plu manĝis viandon.

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注