100. Plej Bona Donaco

La dek-dua ĉapitro de Saĝo-malsaĝo-Sutro (Damamuka-nidana) rakontis, ke monaĥo praktikis meditadon en arbaro proksima kiam nia budho Ŝakjamunio estis en Ŝravastio. Tie li ankaŭ recitis sutrojn. Lia voĉo estis tre belsona, do lia recitado eĉ plaĉis al la birdoj kaj bestoj.
Malgranda birdo precipe ŝatis lian recitadon. Kiam ajn la bonzo recitis sutrojn, ĝi ĉiam sidis sur la proksima branĉo kaj aŭskultis atente.
Iutage, kiam la birdeto absorbiĝis en la sutro, ĉasisto trafis ĝin. Sed post la morto ĝi tuj iris en la ĉielon kaj renaskiĝis kiel glora ĉielulo pro la merito aŭskulti sutrojn. La ĉielulo havis magian povon rememori sian antaŭan vivon. Konsciinte pri la kaŭzo de sia naskiĝo en la ĉielo, li portis ĉielajn florojn kaj ŝutis ilin al la monaĥo recitanta la sutrojn en la arbaro. Poste, li genue kliniĝis al la monaĥo por esprimi siajn elkorajn dankon kaj estimon.
La monaĥo surpriziĝis kiam li vidis la ĉielulon esprimantan sian respekton al li, la mortulo. Li do demandis pri la kaŭzo. Kiam li trovis, ke tiu iam estis lia malgranda aŭskultanto, li ĝojis pro tio. Li donis al sia aŭskultanto donacon plej bonan — donacon de saĝo. Li instruis la ĉielulon pri la vero de la universo, alivorte, pri tio, kion ni nomas Budha Darmo.
La ĉielulo ĝojegis pro tiel bona donaco. Pro la nova saĝo, li progresis rapide kaj reiris al la ĉielo por daŭrigi sian lernadon.

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注