[Superstiĉo]
Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en altklasa familio de nordokcidenta Hindio. Kiam li plenkreskis, li ekkomprenis, ke lia ordinara vivo ne povas doni al li daŭran feliĉon. Li do forlasis ĉion kaj transloĝiĝis en Himalajon kiel arbara ermito. Per diligenta meditado li atingis saĝon kaj mensan trankvilecon.
Iutage li decidis iri al la urbo Rajagaha el la arbaro. Post kiam li atingis la urbon, li tranoktis en la reĝa plezura ĝardeno. Continue reading ‘87. Pastro Adora al Fortuno’ »