绿语苑

当前位置: 主页 > 世界语翻译 >

Ekssoldato senmedala

时间:2022-02-03 08:47来源:未知 作者:admin 点击:
没奖牌的退伍军人
Ekssoldato senmedala
 
  Ma Yaowu
 
  Lia koro ektremetis nur  kiam la longvoja aŭtobuso haltis en la haltejo tuj apud la pordo de la mezlernejo, kie li lernis. Li desaltis de la aŭtobuso. Tio signifis, ke li, Zhao Qian, ekssoldatiĝis. Lia sentruita korpo finfine ekstaris sur la tero de lia hejmloko. Li nek kuris, nek kriis, des malpli gaje hurlis kiel li unuafoje revenis el la antaŭa pozicio de batalon: "Revenas mi, Zhao Qian!" En lia brusto estis ia amareta feliĉo, tamen pro tia feliĉo li tute perdis sian prudenton. Ĉiuj liaj samlokanoj falis sur tiu monto dum li estis  ne tuŝiita de eĉ unu kuglo. Li preskaŭ eksentis bedaŭron, ke sur lia korpo eĉ ne troviĝas unu truo. Timante, ke lin rentontos konatuloj, li paŝis laŭ la rando de la strato. Kompare kun la rapidantaj pasaĝeroj, li ja tre similis al spektanto de pejzaĝoj.
  Li finfine atingis sian domon. Kompare kun lia antaŭa kaverneto, ĝi ja similis al paradizo. Ekvidinte lin, ekzaltiĝis liaj gepatroj, precipe la patrino, kiu senĉese elverŝadis sian larmon. Alvenis samvilaĝanoj por viziti lin, kiu havas eksterordinaran travivaĵon, sed ne estis tuŝita de kuglo.
  Post kelkaj tagoj, ĉio revenis al sia kvieta stato. Kian profesion li povus revi de la subgubernia registaro al li, la senmedala ekssoldato? Liaj gepatroj ekprojektis lian edziĝon dum ĉiu el la du pliaĝaj fratoj elprenis kvinmil jŭanojn por ke li sin riĉigu per la mono, postulante, ke ili redonu poste. Zhao Qian, kiu spertis la neimageblan batalon, fordankis la monon de la fratoj kaj la bonkoran projekton de la gepatroj. Li volis ripozi iom da tempo por rememoradi kaj pripensadi.
  Kiam li rigardis filmon ĉe la projekcia teamo, la estintaj kolegoj ridis je li, ke li estas tiel malprudenta, kaj eĉ ne povas trovi laboron dum pluraj de liaj kunlernintoj jam gajnis grandan monsumon. Bonintencaj mokoj embarasiĝis Zhao Qian. Li vere volus denove alpreni mitralon kaj ekpafi post lia reveno. Tian senton ekvenis al li post lia intervidiĝo kun lia fianĉino. Se mi dirus pli precize, do en tiu nokto, kiam li fordankis la monhelpon de siaj fratoj.
  Nokte, en la hela lunlumo, li intervidiĝis kun sia fianĉino ĉe la rivereto post la vilaĝo. Li diris al ŝi, ke li fordankis la monhelpon de siaj fratoj kaj volas esti memstara. Neatendite, lin trafis insulto: "Por kio mi fianĉiĝis al vi? Mi maltrankviliĝas kiam vi estis en la batalejo, nur por ke mi povu forlasi ĉi iten post via partianiĝo, kadriĝo, aŭ vizito al universitato. Sed kiel vi agis? vi eĉ transdonis la medalon al aliulo kaj rifuzis la monon. Ĉu vi volas, ke mi satigu la ventron per vento kune kun vi? Jen kiam oni nomas vin stulta soldato. " La vizaĝo, al kiu li iam sopiradis senĉese en la kaverneto, nun fariĝis tiel malbela en la lunlumo.
  La tempo forpasis kiel fluanta akvo. Zhao Qian tute ne pentis pri tio. Ĉiuj tridek homoj en lia plotono gardotenis la montpinton kaj nur postlasis ses vivaj, inter kiuj kvin vundiĝis. Oni nur povis premii kvin el la ses, li do forlasis medalitecon. Tiu, kiu travivis morton kaj vivon, fajron kaj sangon, des pli sciis, kio estas la plej valora.
  Ŝajne la bofratino ne kontentiĝis kontraŭ li, eble pro tio, ke li nur sin satigas kaj ne perlaboras. Dankinda estas la naturo, kiu donis al lia hejmloko belajn pejzaĝojn kaj fari ĝin famkonata vidindejo. Pro tio, li povis iri sur la monton por vendi teon, kuraceblan fungon kaj spice kuiritajn ovojn. Tiamaniere, li kaj povis sin enspezigi kaj samtempe sin nestigi en la ĉirkaŭpreno de la naturo por forgesi ĉiajn ĉagrenojn kaj amarajn rememorojn, kaj ankaŭ purigi sian animon.
  La tagoj forpasis fluge, ĉar ili estis monotonaj kaj enuigaj. Iutage sur la monto Zhao Qian renkontis kelkajn soldatojn kun universitata emblemo, inter kiuj estis Li Zikai. Ilia renkontiĝo estis drameca.
  Ĵus kiam Li Zikai aĉetis la kuiritajn ovojn, li ekvidis Zhao Qian. anstataŭ ĝojon, li nur sentis surpriziĝon kaj senesperiĝon.
  "Ja... Ja estas vi, Subplotoestro! Ha, kial vi ekvendis ovojn? Kial vi ne faru la alian ol ĉi tion?"
  "La Subgubernia Registaro ankoraŭ ne aranĝis por mi okupon."
  "Kial vi ne diru, ke vi estis medalita?
  "Mi ja ne posedas medalon."
  "Tio estas vero." Li Zikai estis en bona sanstato, kaj tute ne aspektis tia, ke li vundiĝis trifoje. "Vi jam fariĝis dekmilulo, ĉu ne?"
  Zhao Qian ekridis, "Kiel mi kapablas por tio?"
  La kamaradoj de li Zikai ĉirkaŭvolvis ilin. Ili ne atendis, ke Li Zikai havas subplotonestro vendantan ovojn. Kaj des malpli ili kredis, ke tiu ĉi viro antaŭ ili ja estas tiu, kiu sola mortigis 14 malamikojn kaj transdonis medalitecon al Li Zikai.
  "Eble. Komercistoj ja ne povas facile fariĝi dekmilulo."
  "Mi fariĝus dekmilulo, kaj vi ja devos iri al batalejo poste, ĉu ne?  Mi diru al vi veron. Mi vere dezirus interŝanĝi kun vi." Esti malestimata de aliaj estas hontinde. Esti malestimata de sia favorato estas des pli dolorige. zhao Qian ekpentis. Li pentis, ke li fordonis la medalitecon kaj pro tio perdis sian propran perspektivon.
  Ekde tiam, Zhao Qian fariĝis portisto. Tio estis peniga laboro, ke li devis suferi penigon je ĉiu paŝo. Tamen li sentis sin plezura. En lia koro, tio ja donis al li la saman senton kiel li iris al la batalfronto kun municio sur la dorso.
  foje, Zhao Qian savis iu studenton el valo. Tiu ĉi studento estis de la novaĵa fako. Ili amikiĝis. Restante tri tagojn ĉe Zhao Qian, la studento revenis en la provincan ĉefurbon kaj skribis raporton kun titolo "En la profunda montaro vivas nekonata eksterordinarulo". Tio famigis Zhao Qian en la tuta gubernio. Malgraŭ tio, Zhao Qian ankoraŭ sentis sin soleca kaj ankoraŭ sin vivtenis kiel portisto.
  La estinta regimentestro (kiu nun estas divizio-komandanto) de Zhao Qian vojaĝis preter la gubernia urbo. Post kiam li informiĝis pri la malfacila situacio de Zhao Qian, li invitis lin al si.
  Tuj kiam Zhao Qian vidis sian estintan estron, li firme kaptis lian manon kaj eksplodis per vortoj: "Estro, forprenu min." Tiu ĉi heroece elokventa viro en la ĵurkunveno al batalo ne plu povis reteni sian larmon.
  La estinta estro ĉirkaŭprenis lin en la sinon kaj diris ameme: "Bone. Mi komprenas vin." Ekster la fenestro ekaŭdiĝis la pepado de pigo.  
(责任编辑:admin)
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------