绿语苑

当前位置: 主页 > 世界语翻译 >

Kion Mi Pentrus?

时间:2022-02-03 08:51来源:未知 作者:admin 点击:
我该画什么
Kion Mi Pentrus?

  Qiu Fuquan (Ĉju Fuĉjŭan)
 
  Sur la herbejo de la parko sidis kvin unujarklasaj geknaboj, tri knaboj kaj du knabinoj, baniĝante en la varma kaj brila lumo de la vintrokomenca suno.
  Ili ĵus kune legis tre interesan bildlibron "La Magia Peniko de Maliang". Ĝi priskribas, ke knabo Maliang, havis magian penikon, per kiu kion li pentris, tio realiĝis. La pentrita koko povis kokeriki kaj la pentrita plugilo povis plugi teron... Tiel revige!
  "Kiel bone se mi havus tian magian penikon!" Diris Xiao Man, knabo kun bukla haro.
  "Tio ne eblas," diris Zhou Ming, kun miopaj okulvitroj. Mienante kiel plenkreskulo. Lia patro estis redaktoro de la provinca eldonejo. "Tio estas nur fabelo."
  "Ĉi tiu ja estas supozo." diris Yuangyuan (Jŭanjŭan) kun alteta nazo.
  "Jes. Ni supozu, kion ni pentru se ni havus la magian penikon." Palpebrumante siajn grandajn okulojn, diris knabeca Zhang Xiaoli kun ĵus tranĉita mallonga haro.
  "Nur unu fojon." sugestis tre serioze Wang Bing, pozante, ke li tenas la penikon en la mano.
  Post momenta meditado, ĉiuj ekparolis preskaŭ samtempe.
  "Mi pentrus novan skribtablon. Lastfoje kiam mi iris por transdoni kajerojn, mi vidis, ke la tablo de Instrusito Wu havas grandan fendon en la centro." diris Xiao Man.
  "Aŭskultu min! Mi pentrus piedbalejon por nia malgranda teamo, kiel tiun por la Mondpokala Konkurso." Yuangyuan ekparolis antaŭ ol finaŭskulti la vortojn de Xiao Man.
  "Mi pentrus tendon," diris Zhou Ming malrapide, "por ŝirmi la onklojn policistojn de vento kaj pluvo."
  "Mi pentrus por mia panjo nenion ol aŭtomatan lavmaŝinon, kiu povas lavi, tordi kaj sekigi. Ŝi estas tro peniga." Wang Bing diris kvazaŭ pafi per mitralo.     
  Jen la vico por Zhang Xiaoli paroli.
  "Mi..." Ŝi balbutis.
  "Eldiru!" ĉiuj urĝis ŝin hasteme.
  "Mi pentrus multajn kaj multajn parojn da okuloj." daŭrigis Zhang Xiaoli, kun amzorga mieno, "por donaci al la kolegoj de miaj paĉjo kaj panjo."
  Rekvietiĝis la geknaboj. Ĉiuj pensis, ke ili lasos Xiaoli pentri la unua se ili vere havus la magian penikon kaj rajtus pentri nur unu fojon. Ĉiuj sciis, ke ŝiaj patro kaj patrino laboras en la fabriko ce la strantangulo...
  Tie estis la urbofunkciata fabriko por blinduloj. 
(责任编辑:admin)
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------