绿语苑

当前位置: 主页 > 世界语翻译 >

Strangaĵo pri la Strangulo

时间:2022-02-03 08:54来源:未知 作者:admin 点击:
奇人奇事
Strangaĵo pri la Strangulo

  --Song Yingjie
 
  Wang Quan (Ŭang Ĉŭan) gajnis la unuan premion en poezia konkurso de poezia gazeto "Eksplodo". La raportisto de tiu ĉi periodaĵo decidis verki rapordon por li.
  Atinginte la domon de Wang Quan, la raportisto ekfrapis je la pordo. Juna virino kun deprimita mieno eliris kaj enkondukis lin.
  La virino diris, "Mi estas la edzino de Wang Quan. Kion vi volas? "
  La raportisto demandis, "Pardonu, ĉu Wang Quan estas hejme? "
  La edzino de Wang Quan kapjesis.
  "Ĉu mi rajtu peti lin eliri? Mi estas raportisto de poezia gazeto "Eksplodo", kaj volas interparoli kun li pri la premiita versaĵo. "
  "Pardonu, li ne povas eliri por vidi vin. "
  "Pro kio? "
  "Li estas malsana. "
  Aŭdinte tion, la raportisto ekĝojiĝis en si. Venis al li ideo: Li ne povas eliri por vidi min? Ĉu li suferas de paralizo je malsuperaj membroj? Tio ja estas plej bona priskribaĵo. Ĉu tio ne estas bona materialo pri kripulo kun firma volo? Li haste diris, "Ne gravas. Se li ne povas sin movi facile, mi iru por vidi lin. "
  La edzino de Wang Quan subite turnis sian paroltemon, "Bonvolu diri al mi, el kiaj homoj konsistas la premiojuĝa komitato por tiu ĉi konkurso? "
  Havante nenian ideon, kial ŝi elmetis tian demandon, la raportisto respondis, "El la plej eminentaj poetoj kaj komentaristoj en la tuta lando. "
  La virino ekridis amare, dirante, "Ĉu vi scias, de kia malsano suferas Wang Quan? -- de skizofrenio! "
  "Ha? ! ! "La raportisto surpriziĝis.
  La edzino de Wang Quan daŭrigis, "Wang Quan amegis poezion antaŭe. Li sendadis siajn kontribuaĵojn multfoje, tamen ĉiufoje li ricevis nenian respondon, kvazaŭ li ĵetus ŝtonon en la maron. Pro tio li mense iritiĝis kaj ekmalslaniĝis antaŭ unu jaro. La versaĵo ja tute ne povas kalkuliĝis kiel versaĵo pro la senorda logikeco, kvazaŭ parolo en la dormo. Lia sanstato ankoraŭ ne ekpliboniĝis. "
  Granda surprizo trafis la raportiston.
  Neatendite, malfermiĝis la pordo de la interna ĉambro kaj eliris viro kun idioteca mieno. Li stultece ridis al la edzino de Wang Quan kaj poste gapis la raportiston.
  La edzino de Wang Quan alpaŝis kaj ameme prenis lian manon en la sian, "Quanĉo, revenu en la ĉambron. "
  Wang Quan skuis la kapon senpripense. "Ho, mia ĉielo! Kiel la versaĵo skribita de idioto povus esti premiita? "Konfuziĝis la raportisto.
  Subite Wang Quan ekdemandis perfingre montrante al la raportisto, "Ĉu vi estas kuracisto? " La raportisto portis blankan jakon.
  La raportisto skuis la kapon, respondante, "Ne, mi estas raportisto. "
  Subita ekbrilo flagris en la okuloj de Wang Quan, "Raportisto? De kie? "
  "De la poezia gazeto 'Eskplodo'."
  Wang Quan malfermegis siajn okulojn kaj diris enpripensiĝinte, " 'Eskplodo' ? Kial vi venas? Vi ja ne estas kuracisto!"
  "Via versaĵo estis premiita kaj mi venis por fari intervjuon".
  "Premiita? "Murmuris Wang Quan. Li eksteratendite ekkriis kvazaŭ ĵus vekiĝinta el la sonĝo: "Ho, mia versaĵo estis premiita! Ha! Premiita! "Kriante, li subite falis malantaŭen kaj eksvenis.
  La edzino haste subtenis lin. La raportisto helpis ŝin porti lin en la sofon, kaj haste elkuris telefoni por la ambulanco. La edzino blasfemis en si, "Ĉiuj la anoj de la komitataĉo por premiojuĝo estis vere blindaj, kaj ili donis tiel grandan inciton al Wang Quan. Kion mi faru se lia malsano pli graviĝus! "
  Momenton poste Wang Quan sobriĝis. Li eksidiĝis kaj demandis al sia edzino, "Kial mi kuŝis tie ĉi? "
  "Vi svenis antaŭ nelonge. "
  "Svenis? "Wang Quan diris al si mem, Ŝajne, li subite rememoris pri io, haste kaptis la manojn de la edzino kaj demandis, "Ĉu ne mia versaĵo estis premiita? "
  La edzino kapjesis.
  Wang Quan denove demandis: "Vere? Ĉu vi ne trompas min? "
  Doloris la manoj al lia edzino pro lia manpremo. "Kiu trompu vin? "Ŝia koro ek saltegis, "Je la mieno kaj vortoj, li ja similas al normalulo. Ĉu la incito resanigis lin? "Ŝi sin returnis kaj alportis la premioateston, kiun ŝi ricevis antaŭ kelkaj tagoj kaj neniel kuraĝis montri al li.
  Wang Quan tenis la ateston kun orumitaj vortoj en la manoj kaj liaj larmoj ekfluadis. Li ne povis deteni sin de ĉikaŭpreno al la edzino, "Mi sukcesis! Finfine mi sukcesis! "
  La koro de la edzino ekdisfloriĝis de ĝojo. Ŝi emociiĝis ĝis larmoverŝo. Jen resaniĝis la edzo!
  Telefoninte, la raportisto revenis al la pordo, kaj li rigidiĝis antaŭ tiu ĉi bildo.
  Aŭdinte, ke iu envenas, Wang Quan haste delasis sian edzinon. Ambaŭ la geedzoj honteme forviŝis sian larmon kaj invitis la raportiston en la ĉambron.
  La edzino gaje esprimis sian dankemon al la raportisto: Ĝuste ilia premio donis la duan vivon al la edzo. La raportisto embarasiĝis de tio, kaj li pensis ŝtele, ke tiu ĉi intervjuo jam vaniĝis fuŝite. La edzino de Wang Quan invitis lin al manĝo, tamen li fordankis kaj foriris kun granda demandosigno en la cerbo.
  Do post tio, Wang Quan publikigis siajn versaĵojn en multaj periodaĵoj en la tuta lando, kaj estis laŭrokronita kiel fama poeto. Oni diras, ke li poste fariĝis la iniciatinto de iu poezia skolo. 
(责任编辑:admin)
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------