绿语苑

当前位置: 主页 > 世界语翻译 >

Teniĝo

时间:2022-02-03 08:52来源:未知 作者:admin 点击:
风采
Teniĝo

  Li Yongjian el Jianxi Provinco
 
  Malsaniĝis la bopatro. Kuŝante surlite, li estis mortanta.
  La bofilino Suiying (Ŝŭijing) sin okupadis por la eventuala fenebro. La najbarinoj ankaŭ venis por doni helpon en kudrado de mortula kostumo kaj farado de la funebra rubando, kaj aliaj. Jam alvenis la lastaj tagoj de la maljunulo, kiu ŝajne ne malfeliĉe trapasigos sian tutan vivon. Domaĝis nur tio, ke lia filo ne povas apudesti dum lia mortiĝo. La bonkoraj vilaĝanoj maltrankviliĝis pri tio kaj ĵetis sian riproĉeman rigardon al la bofilino de la maljunulo.
  Malkaŝema Onklinu Yulian (Juliang) kondukis Shuying en la ĉefan ĉambron tirante je ŝia mano kaj diris mallaŭte: "Shuying, ŝajne la maljunulo ne povos pluvivi tagojn pli longe. Sendu telegramon al Weihua (Ŭejhŭa), ke li revenu hejhmen. "
  Shuying ektremetegis, kaj la larmogutoj ekruliĝis en ŝiaj okulkavoj. Kolektinte sian forton, ŝi diris singultante, "Weihua... skribis, ke lia armeo havas ian taskon por plenumi, kaj ni ne devas ĝeni lin. "
  "Kio? " Onklino Yulian rondigis siajn okulojn. "Rigardu, kia tempo estas nun! Vi ankoraŭ skrupulas pri la ĝenado. Ĉu vi ne scias, ke antaŭ duonjaro, post kiam via bopatrino forpasis, ŝi lasis la okulojn ne fermitaj dum tri tagoj? Ŝi ja sopiris al la filo. Vi ja estas tro malmolkora. Nun la ununura maljunulo forpasas, ĉu vi ne rajtas revenigi Weihua? "
  "Onklino Yulian, mi... " Malferminte siajn larmoplenajn okulojn, Shuying volis ion diri , tamen ŝi englutis la restajn vortojn.
  La bopatro senforte ektusis, do Shuying hastis en la ĉambron.
  La najbarinoj en la ĉefa ĉambro ege malkontentiĝis. Ili ekkomentis indignoplene, "La bofilinoj ja sendube estas eksteruloj. Ili tute ne povas esti kompareblaj kun la karuloj. " "Vere strange, tiel fidela kaj obeema ŝi ja estas en la ordinaraj tagoj, sed pro kio ŝi neniel volas revenigi Weihua? " "La maljunulo pene laboradis dum sia tuta vivo kaj li ne povas lasi lin forpasi sen apudesto de la filo. Se ŝi ne venigos lin, ni tiel agu." Incitite, Onklino Yulian kolere elĉambrigis Shuying, "Shuying, donu al mi la leteron de Weihua. Malgraŭ ĉio li ja devus hejmenreveni por lastafoje revidi sian patron. La maljunulo havas nur tiun ĉi filon kaj Weihua nur tiun ĉi maljunulon. Se vi ne volas tion fari, mi do telegrafu lin. " La najbaroj ankaŭ eĥis, "Shuying, revenigu Weihua. "
  Shuying ne povis sin deteni de eksvingiĝo. Perforte retenante sian larmon, ŝi ĵetis rigardon al la najbarinoj, faris longan suspiron kaj poste malrapide movetis sian korpon en la ĉambron. Ŝi malfermis la ŝrankon kaj elporenis pakaĵon. Portante la pakaĵon en siaj manoj, ŝi eliris stumble al Onklino Yulian kaj ne pli povis deteni sin de genuiĝo kun la kapo frapiĝinta la pakaĵo. La larmoj eltorentis kaj ŝi eksplodis de dolora ekplorego. Vidinte, ke ŝi ploras tiel dolore, la najbarinoj konsterniĝis kaj haste subtene starigis ŝin. Shuying vortis plorĝemante, "Onklino Yulian... Weihua... jam... martiriĝis, en la batalkampo. Lastjare... iu el lia armeo... venis al mia laborunuo. La maljunuloj estis en malsano... do mi ne volis sciigi ilin. Jen... jen liaj medaloj kaj ankaŭ postlasaĵoj... "
(责任编辑:admin)
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------