绿语苑

当前位置: 主页 > 世界语翻译 >

Malgranda stacidomo

时间:2022-02-03 08:48来源:未知 作者:admin 点击:
小站
Malgranda stacidomo 

  Wang Zhengyue
 
  Portante subbrake korbon plenan de produktoj el montara regiono, li levis saketon da juglandoj kaj de unu vagonara-fenestro al alia kaj proponis al la pasaĝeroj siajn kratagojn, juglandojn kaj sekigitajn persimonojn. Li aĝas nur dek tri jarojn, kaj pro malalteco li devas levi siajn kalkanojn dum komercado kun la pasaĝeroj.
  Juna pasaĝero aĉetis de li saketon da kratagoj. Ĵus kiam li donis la kratagojn, li rimarkis, ke tiu ĉi junulo portas universitatan eblemon sur la brusto. Li do ekdemandis kun dolĉa rideto: "Ĉu vi estas universitata studento?"
  "Jes." Rigardante tiun ĉi knabon kun naive kristalaj okuloj, la junulo opiniis lin aminda, kaj respondis ankaŭ kun rideto.
  "Mia frato ankaŭ vizitas universitaton en la provinca ĉefurbo. Li lernas pentrarton." Li diris ĝojplene kaj fiere. "Vi studentoj ne riĉas, do mi ne akceptu de vi la pagon." Kun korbo sub sia brako, li ridetante staris tie. La junulo elfenestrigis sian buston, rekte etendis sian brakon kaj svingadis la du-juanan monbileton en sia mano. Ĝuste kiam ili ambaŭ rifuzadis la monon, malrapide ekmoviĝis la vagonaro. La junulo eksvingis la monon, la monbileto flirte falis sub la kajon kaj flugis ĝis malproksima loko sekvante la vagonaron. Li haste alkuris, prenis la monon, kaj staris inter la fervojoj rigardante la forvojaĝantan vagonron, kvazaŭ iu kolerigus lin.
  La stacidomo estis malgranda, kaj la preterpasantaj malrapidaj vagonaroj haltis ĉi tie nur kelkajn minutojn. Ĝuste por tio li alvenis de sia montvilaĝo ses liojn for.
  Estis malvarme hodiaŭ. Kaj neĝetis. Tio ja estis la unua neĝo ĉijare. Alvenis alia vagonaro, sed la fenestroj estis firme fermitaj. Malofte oni malfermis la fenestron, krom nur por elĵeti pomŝelon aŭ elverŝi akvon. Antaŭ ol li alproksimiĝis, la fenestro jam fermiĝis denove. De antaŭa vagonaro subiris pasaĝero en tute nova okcidenta kostumo kaj kun leda valizo en la mano. Li estis ununura pasaĝero subirinta de tiu ĉi vagonaro. "Jen urbano." Li alproksimiĝis al la pasaĝero.
  "Aĉetu manĝaĵon, Kamarado. Tio ja estas tre malkara." Starante antaŭ la pasaĝero, la knabo etendis saketon da sekigitaj persimonoj kun pia mieno.
  La pasaĝero subite demetis sian valizon, ekkaptis liajn glacie malvarmajn manetojn kaj krietis, "Fraĉjo!"
  Malfermeginte siajn okulojn pro surprizo, la knabo fiksrigardis la ŝajne iom konatan urbanon. Kiam li ekvidis la universitatan emblemon sur lia brusto, li subite ekkonis lin. Li sinĵetis en la sinon de la pasaĝero kaj ekkriis ameme: "Fraĉjo!" Larmoj eltorentis, oni ne scias, ĉu pro lia surprizo aŭ ĝojo.
  Palpante la okcidentan kostumon, li demandis, "Fraĉjo, ĉu viaj kunlernantoj ankoraŭ nomas vin 'Frato Kampulo' ?"
  Anstataŭ respondi, la pliaĝa frato demandis, "Fraĉjo, kial vi ne lernas, sed alvenas ĉi tien?"
  "Panjo malsaniĝis, Paĉjo estas ne kapabla kaj vi bezonas monon. Do panjo ne permesis min lerni plu. Ŝi diris, ke sola vi, universitata studento, ja povas sufiĉe honorigi niajn praavojn."
  "Fraĉjo!" Li subite ĉirkaŭprenis sian frateton en sian sinon. La frateto levis sian vizaĝon. "Fraĉjo, lastfoje vi skribis por peti monon. Ĝuste tiam panjo malsaniĝis kaj por aĉete medicinaĵon, mi elspezis ĉiujn dek kelkajn janojn, kiujn mi enspezis. Fraĉjo, ĉu vi malpaĉienĉiĝis de la atendado?"
  La vizaĝo de la pliaĝa frato ekruĝiĝis. La larmoj senĉese sin rulis en liaj okulkavoj. "Fraĉjo, ni iru hejmen--"
  Neĝis pli dense. Sur la neĝo ekaperis du linioj da piedsignoj, kiuj etendiĝas ĝis la alia flanko de la monto laŭ la zigzaga montvojeto.
(责任编辑:admin)
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------